Ivano la 2-a Ruĝa

Ivano Ivanoviĉ la Dua Ruĝa (aŭ Bela en la antikva rusa lingvo), (ruse Иван Иванович Красный) estis filo de moskva Granda princo Ivano Kalita. Li naskiĝis la 30-an de marto 1326 kaj mortis la 13-an de novembro 1359.

Ivano la 2-a Ruĝa
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1326 (1326-03-30)
en Moskvo,  Grandprinclando Moskvo
Morto 13-an de novembro 1359 (1359-11-13) (33-jaraĝa)
en Moskvo,  Grandprinclando Moskvo
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Ŝtataneco Grandprinclando Moskvo vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Ivano la 1-a vd
Patrino Helena of Smolensk, Grand Princess of Moscow vd
Gefratoj Simeono la 1-a de Moskvo • Andrei Ivanovich vd
Edz(in)o Aleksandra Veljaminova • Theodosia of Briansk vd
Infanoj Dmitrij Donskoj • Ivan Ivanovich • Anna Ivanovna vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post morto de frato Simeono Fiera li en 1353 iĝis Granda princo.

Ivano Ivanoviĉ estis kvieta kaj pacema reginto, kies sano ne estis perfekta, tial li preferis ne konflikti kaj militi kun la najbaraj princoj.

Realan potencon tiam havis metropolito de Moskvo kaj la tuta Rusio Aleksio.

Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo

La unua geedziĝo de Ivano Ivanoviĉ kaj brjanska princidino Feodosio generis neniujn idojn. Lia dua edzino princino Aleksandra naskis du filojn Demetrion kaj Ivanon. Princo Demetrio Ivanoviĉ poste gloriĝis pro siaj militaj venkoj kaj ricevis kromnomon Dmitrij Donskoj.

Ivano la Dua regis ses jarojn kaj travivis nur 32 jarojn.

Lia tombo troviĝas en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.