Strogino (distrikto de Moskvo)

urbodistrikto de Moskvo, Rusio

Strogino (ruse Строгино, iam konata kiel Ostrogino, cirile Острогино) estas teritoria dividaĵo (distrikto, aŭ rajono) en Nord-Okcidenta administra arondismento, unu el la 125 en la federacia urbo Moskvo, Rusio.[1] Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Moskva ĉirkaŭ 12 km okcident-nordokcidente de centra Moskvo. Eponima stacio de la Metroo de Moskvo nome Strogino de la linio Arbatsko-Pokrovskaja estis malfermita tie la 7-an de januaro 2008. La Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo iras ĉe la okcidenta bordo, kaj ĉe la bordoj de la rivero Moskva norde kaj oriente. La areo de la distrikto estas 18 643 kvadrataj kilometroj.[2] Ĝi havis 152 500 loĝantojn en 2017 kaj poste 159 973 en 2018.

Strogino
Distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
distrikto de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 37° O (mapo)55.789437.3944Koordinatoj: 56° N, 37° O (mapo)
Areo18,643 km² (1 864 ha) [+]

Loĝantaro159 973 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco8 580,86 loĝ./km² [+] [+]

Strogino (distrikto de Moskvo) (Tero)
Strogino (distrikto de Moskvo) (Tero)

Strogino (Moskvo)
Strogino (Moskvo)
DEC
Strogino
Strogino

Map
Strogino

Vikimedia Komunejo:  Strogino [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Talinskaja Strato en Strogino.

La nomo de la distrikto devenas el iama vilaĝo kiu ekzistis ekde la komenco de la 17-a jarcento kiel bieno de la Romanovoj kaj poste de la Nariŝkinoj. Strogino estis aligita de Moskvo en 1960 kaj iĝis populara somerloko pro ties strandoj. En la 1970-aj jaroj, konstruado de loĝejaroj en la areo startis, kaj oni konstruis mikrodistriktoj. La Stroginskoj Bulvardo (Строгинский бульвар) estas la ĉefa akso de Strogino.

Notoj redakti

  1. Leĝo #13-47
  2. "Ĝenerala Informaro" Arkivigite je 2021-11-02 per la retarkivo Wayback Machine (en la rusa). Strogino Distrikto. Alirita la 12an de Aprilo, 2018.