Vernadskij-avenuo (Moskvo)

Vernadskij-avenuo (ruse Проспе́кт Верна́дского) estas radia aŭtovojo en sud-okcidenta parto de Moskvo. Ĝi estas kontinuo de Komsomola avenuo post metroponto Luĵniki kaj situas paralele al Lenin-avenuo (kunligita kun ĝi sud-okcidente, proksime al Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo).

Vernadskij-avenuo apud metrostacio "Universitet"
Granda Moskva cirko ĉe Vernadskij-avenuo

Nomo redakti

La avenuo estas nomita je honoro de sciencisto Vladimir Vernadskij: la instituto de kemio je nomo de Vernadskij situas en komenco de la avenuo sur montoj Vorobjovi.

Historio redakti

La avenuo aperis en 1940-aj jaroj, kiam estis planita la Sud-okcidento; ĝi devis fariĝi "orienta radio" por teritorio de Moskva Ŝtata Universitato. Dekomence ĝi situis ĝis Lomonosov-avenuo. En 1958, kiam oni malfermis metroponton Luĵniki, ĝi estis kunligita kun Komsomola avenuo, kaj samtempe estis plilongigita sud-okcidenten ĝis la 4-a strato Stroitelej (nun — Kravĉenko-strato). En 1959 laŭ la avenuo ekveturis trolebusoj.

En 1962 ĝi estis plilongigita ĝis Lobaĉevskij-strato, en 1967 — ĝis metrostacio Jugo-Zapadnaja, en 1971 — ĝis vilaĝo Troparjovo, en 1974 kunligita kun Lenin-avenuo. En 2001 estis konstruita vojnodo de Vernadskij-avenuo kaj Lenin-avenuo.

Gravaj konstruaĵoj redakti

 
Teatro "Sud-Okcidente"
 
Vojnodo de Vernadstij-avenuo, Lenin-avenuo kaj Ostrovitjanov-strato

Maldekstre:

Dekstre:

Transporto redakti

  • Aŭtobusoj: A, 1, 47, 66, 113, 224, 227, 272, 281, 611, 611c, 616, 642, 688, 707, 715, 735, 785, 788, 793, 802, 810, 810c, 816, 830, 830c; apudurbaj aŭtobusoj de aŭtostacio "Jugo-Zapadnaja";
  • Trolebusoj: 28, 34;
  • Metroo: ĉe Vernadskij-avenuo situas metrostacioj

010  Universitet;
010  Prospekt Vernadskogo;
010  Jugo-Zapadnaja.

Vidu ankaŭ redakti