Paŭlo TRETJAKOV (ruse Павел Михайлович Третьяков) estas eminenta rusa mecenato, kune kun sia frato Sergio fondinto de Tretjakova galerio en Moskvo. Li naskiĝis la 27-an de decembro 1832 n.s. en Moskvo, mortis la 16-an de decembro 1898 en la naskiĝurbo.

Paŭlo Tretjakov
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1832 (1832-12-15)
en Moskvo
Morto 4-an de decembro 1898 (1898-12-04) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Edz(in)o Vera Nikolaevna Tretyakova
Infanoj Alexandra Pavlovna Botkina • Vera Pavlovna Ziloti • Lyubov Pavlovna Gritsenko • Maria Pavlovna Botkina • Ivan Pavlovich Tretyakov
Okupo
Okupo entreprenisto • mecenato • kolektanto • artkolektanto
vdr

Liaj gepatroj Miĥail Zaĥaroviĉ Tretjakov (1801- 1850) kaj Aleksandra Danilovna Borisova (18121899) apartenis al riĉaj moskvaj negocaj klanoj kaj estis geestroj de kelkaj fabrikoj produktintaj ĉefe linaĵojn. Ili havis entute naŭ gefilojn. En 1848 la familion trafis grava malfeliĉo - pro skarlatino mortis kvar infanoj kaj baldaŭ mortis la patro. Plu elvivis Paŭlo, Sergio (1834–1892), Elizaveta (1835–1870), Sofia (1839–1902) kaj Nadeĵda (1849–1939). Laŭ la patra testamento la tutan propraĵon heredis liaj filoj Paŭlo kaj Sergio, kiuj plu sukcese komercis.

Aŭguste de 1865 Paŭlo edziĝis al Vera Nikolajevna Mamontova (18441899), kuzino de Savo Ivanoviĉ Mamontov fama rusa entreprenisto kaj filantropo. En 1866 naskiĝis ties filino Vera (1866–1940), poste naskiĝis Aleksandra (1867–1959), Ljubov (1870–1928), Miĥail (1871–1912), Maria (1875–1952) kaj Ivan (1878–1887). Ivan mortis infanaĝe kaj Miĥail estis debila knabo, kiu ne taŭigis por esti daŭrigonto de la familia profesio.

En 1854 aperis pasio de Paŭlo al kolektado de pentraĵoj prefere faritaj de rusaj majstroj. Baldaŭ ties granda kvanto bezonis apartan deponejon, por kio Tretjakov komence konstruis alojn al sia loĝejo en Lavruŝinskij strateto de Moskvo. Poste li kaj lia frato Sergio, kiu same kolektis bildojn de okcidenteŭropaj pentristoj, fondis la galerion.

Memortabulo omaĝe al fratoj Tretjakov

Ekde 1877 Sergio Miĥajloviĉ estis urboestro de Moskvo. Laŭ lia iniciato aperis grava pasejo kunliginta du stratojn encentre de Moskvo: Nikolskaja kaj Teatralnaja. Sur muro de unu konstruaĵo pendas memortabulo pri honoraj civitanoj de la urbo - fratoj Tretjakov. Omaĝe al ili same nomiĝas tiu pasejo.

Laŭ la testamento duonon de sia propraĵo Paŭlo Miĥajloviĉ heredis por filantropio: fondo de hospico por vidvinoj, junaj infanoj kaj fraŭlinoj de la mortintaj pentristoj. Li longtempe suferis pro ulcero de stomako, kio mortigis lin la 16-an de decembro 1898. Lin oni sepultis en moskva Danilova tombejo. Ekde 1948 restaĵoj de Paŭlo Miĥajloviĉ Tretjakov estas enterigitaj en Novodeviĉje tombejo de Moskvo.

Post tri monatoj pro neeltenebla malĝojo mortis lia amanta edzino Vera Nikolajevna.

Eksteraj ligiloj redakti