Listo de plej altaj nubskrapuloj de Moskvo
Listartikolo en Vikipedio
Ĉi tie estas listigitaj plej altaj domoj de Moskvo (kun alto ekde 200 metroj). Domo estas konstruaĵo dividita je niveloj (etaĝoj) por loĝado aŭ estado de homoj; do, al la listo ne apartenas turoj kaj aliaj teknikaj konstruaĵoj.
Loko | Nomo | Alto (en metroj) | Etaĝkvanto | Jaro de finkonstruo | Adreso |
---|---|---|---|---|---|
1 | Merkurij Siti | 338,8 | 75 | 2013 | Moskva-Siti, tereno 14 |
2 | Eŭrazio | 308,9 | 70 | 2013 | Moskva-Siti, tereno 12 |
3 | Ĉefurboj, turdomo "Moskvo" | 301,6 | 76 | 2009 | Moskva-Siti, tereno 9 |
4 | Turdomo sur kajo, turdomo "C" | 268,4 | 61 | 2007 | Moskva-Siti, Presnja kajo, domo 10 |
5 | Triumf-Palaco | 264,1 | 57 | 2005 | Ĉapajev-traveturejo, domo 3 |
6 | Ĉefurboj, turdomo "Sankt-Peterburgo" | 256,9 | 65 | 2009 | Moskva-Siti, tereno 9 |
7 | Federacio, turdomo "Okcidento" | 252 | 66 | 2008 | Moskva-Siti, tereno 13 |
8 | Imperio | 240,6 | 60 | 2011 | Moskva-Siti, tereno 4 |
9 | Moskva Ŝtata Universitato | 240 | 36 | 1953 | Leninskije Gori, domo 1 |
10 | Domaro ĉe Mosfilmovskaja | 213,3 | 54 | 2010 | Mosfilm-strato, domo 8 |
11 | Hotelo "Ukraina" | 206 | 34 | 1955 | Kutuzov-avenuo, domo 2/1 |