Ĉefurboj (nubskrapuloj)
Ĉefurboj (ruse Город Столиц) estas sistemo de du turdomoj — 76-etaĝa "Moskvo" (ruse Москва) kaj 69-etaĝa "Sankt-Peterburgo" (ruse Сaнкт-Пeтeрбург) — kaj kunliganta 18-etaĝa mezkonstruaĵo, situanta sur tereno 9 de Moskva-Siti (Moskvo, Rusio). Ĝia konstruado komenciĝis en 2003, post paŭzo rekomenciĝis en 2005 kaj estis finita en 2009.
Ĉefurboj | ||
---|---|---|
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 44′ 50″ N, 37° 32′ 20″ O (mapo)55.74722222222237.538888888889Koordinatoj: 55° 44′ 50″ N, 37° 32′ 20″ O (mapo) | |
Alteco | 302 m | |
Alteco | 257 m | |
Areo | 0,29 km² (29 ha) [+] | |
Konstrustilo | Dekonstruktivismo | |
Konstrutempo | 2005–2010 | |
Etaĝoj | 76 & 65 | |
![]() |
||
Ĉefurboj | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Alto de tegmento estas 301,6 metroj por "Moskvo" kaj 256,9 metroj por "Sankt-Peterburgo". Nubskrapulo "Moskvo" nun estas la plej alta loĝata konstruaĵo en Eŭropo kaj en Rusio; en 2010 — 2013 ĝi estis ĝenerale la plej alta domo en Eŭropo, en Rusio kaj en Moskvo (nun estas finkonstruita pli alta Merkurij Siti).