Nova ringo de Moskvo

Nova ringo de Moskvo estas nerealigita projekto pri amasa konstruado de nuboskrapuloj en Moskvo. Laŭ la ideo, ĝis 2015 en Moskvo estus konstruitaj 60 altegaj multfunkciaj domaroj, konsistantaj el preskaŭ 200 pli ol 30-etaĝaj domoj: administraj objektoj, hoteloj, loĝataj domoj; ĉiu el la domaroj estus infrastruktura centro de sia kvartalo.

En 2013 la akcia kompanio "Nova ringo de Moskvo" bankrotiĝis. Dum realigo de la projekto estis konstruitaj nur 6 domoj:

  • "Kontinental";
  • "Well House";
  • "Edelvejs"
  • "Bastion"
  • "Sokolinaja Gora";
  • "Preo-8".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti