Mikaelo POGODIN (ruse Михаил Петрович Погодин; Miĥail Petroviĉ Pagodin; naskiĝinta la 23-an de novembro 1800 en Moskvo, mortinta la 20-an de decembro 1875 samloke) estis rusa historia esploristo, verkisto kaj ĵurnalisto.

Mikaelo Pogodin
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1800 (1800-11-11)
en Moskvo
Morto 8-an de decembro 1875 (1875-12-08) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperia Sankt-Peterburga Universitato
Okupo
Okupo lingvistohistoriistoĵurnalistofilozofo • redaktisto • verkisto • eldonisto
vdr

Vivo redakti

Li studis en Moskvo kaj doktoriĝis per la tezo »Pri la deveno de la rusoj« (1825); docento universitata li estiĝis en 1825 kaj en 1830 profesoro de historio (ĝis 1844). Ekde 1841 li ekestis membro de la Akademio de Peterburgo. Li komencis tre fruktodonan agadon kaj tradukis de Heeren la verkon »Ideen« (1835–37, 2 vol.), de Goeto la verkon »Götz von Berlichingen« (1828), kaj publikigis la historian tragedion: »Marfa Posadnitsa« (1831), »Noveloj« (1833, 3 vol.), dramigitan »Historion de la pseŭda Demetrio« (1835), eldonis beletrajn poŝlibrojn kaj gazetojn - inter ili la pleje famiĝintan »Moskva heroldo« (1827–30). Alia de Pogodin kune kun Kalajdoviĉ eldonita gazeto estis »La rusa spektanto«.

Pli gravis tamen liaj historiaj esploraĵoj: »Pri la karaktero de Ivano la terura« (1828), »Pri la kulpo de Godunov ĉe la mortigo de Demetrius« (1829), »Pri la kroniko de Nestoro« (1839), »Esploroj pri rusa historio« (1846–59), diversaj eldonoj de malnovaj kronikoj. En 1841 li fondis la historian gazeton »Moskvitjanin«, de kiu eldonitis 15 jarkolektoj.

Pogodin estis entuziasma apoganto de tutslavismo. En 1858 li kunfondis la "Moskvan prislavan instituton" kiu volis kolekti je kunan laboron ankaŭ la eksterruslandajn slavojn. Krome li publikigis: »Esploroj pri la historiaj bazoj de feŭdismo« (1858), »Eseo pri la proceso de la grandduko Aleksej Petroviĉ« (1860), »Rusia historio ĝis la subiĝo sub la tatarojn« (1872, 3 vol.), »La unuaj 17 jaroj de la registaro de Petro la granda« (1875) kaj eldonis la skribaĵojn de Ivan Posoŝkov (1842 kaj 1863).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 64, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti