Paulus Potter
Paulus Potter (Enkhuizen, baptita 20-an de novembro 1625 – Amsterdamo, enterigita 17-an de januaro 1654) estis nederlanda pentristo el la Ora jarcento. Ĉar li vivis nur 28 jarojn, estas malmultaj verkoj de li. Konserviĝis nur proksimume cent verkoj de li. Tamen li estis influriĉa kaj origina.
Paulus Potter | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1625 en Enkhuizen |
Morto | 17-an de januaro 1654 (28-jara) en Amsterdamo |
Mortokialo | tuberkulozo |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Familio | |
Patro | Pieter Symonsz Potter |
Okupo | |
Okupo | pentristo • poeto • gravuristo per akvaforto • grafikartisto • gravuristo • konstrua desegnisto |
Verkoj | Cows reflected in the water Cattle in a Meadow La virbovo |

La domo je la Dunne Bierkade 17 en Hago kie Paulus Potter loĝis.