Limburgo (Nederlando)
Limburgo (nederlande Limburg) estas provinco de Nederlando. Ĝi limas interne de la lando al la provincoj Nord-Brabanto kaj Gelderlando, kaj eksteren al Germanio kaj Belgio.
Provinco Limburgo | |
---|---|
flago de Limburgo | blazono de Limburgo |
provinco de Nederlando | |
Ĉefurbo | Mastriĥto |
Areo - Tero - Akvo |
2 209,22 km² 2 150,87 km² 58,35 km² |
Loĝantaro - Loĝdenso |
1 120 006 (2013) 520 loĝ./km² |
Kvanto da komunumoj | 33 |
Himno | Limburg mijn vaderland |
NUTS | NL42 |
ISO 3166-2 | NL-LI |
Oficiala retejo | https://www.limburg.nl/ |
Historio
redaktiMaastricht, la ĉefurbo de la provinco, estas unu el la plej malnovaj urboj de Nederlando: jam ekde la Romia periodo.
En 1839 Limburgo estis dividita en nederlandan kaj belgan partojn. La nederlanda parto membris en la Germana Federacio.
Por la historio de Eŭropa Unio tre grava estas la traktato de Maastricht, kiun oni subskribis en la ĉefurbo de la provinco.
Karaktero
redaktiEn ĉi tiu provinco oni ofte parolas la Limburgan dialekton, kiu por multaj nederlandanoj el aliaj provincoj ofte estas tre malfacile komprenebla.
Limburgo estas fama interalie pro sia abunda festado de karnavalo.
Kulturo
redaktiEl Limburgo devenis kelkaj el la plej fruaj aŭtoroj, kiujn oni rekonas kiel nederlandajn verkistojn. Fama estas ekzemple Hendrik van Veldeke (mortis antaŭ 1210), kiu verkis parte en Limburge kolorita Mezepoka Nederlanda, parte en Mezepoka Germana lingvo.
Komunumoj
redaktiIamaj komunumoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- provinca retejo
- provinca mapo montranta la subdividon je komunumoj Arkivigite je 2005-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva artikolo pri la Traktato de Mastriĥto
Provinco Limburgo | |
---|---|
Beek | Beekdaelen | Beesel | Bergen | Brunssum | Echt-Susteren | Eijsden-Margraten | Gennep | Gulpen-Wittem | Heerlen | Horst aan de Maas | Kerkrade | Landgraaf | Leudal | Maasgouw | Mastriĥto | Meerssen | Mook en Middelaar | Nederweert | Peel en Maas | Roerdalen | Roermond | Schinnen | Simpelveld | Sittard-Geleen | Vaals | Valkenburg aan de Geul | Venlo | Venray | Voerendaal | Weert | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |