Ans Bakker-ten Hagen
Ans Bakker-ten Hagen estas nederlanda esperantisto. Ŝi dum multaj jaroj fone subtenis la agadon de sia edzo Hans Bakker, antaŭ ol mem pli elstariĝi en la internacia Esperanto-movado: ŝi gvidis la organizan teamon de la UK 1988 en Roterdamo, en la estraro de UEA 2001-2004 ŝi respondecis pri la fakoj financo kaj administrado, kaj en la estraro de UEA 2004-2007 aldone pri la rilatoj de UEA al TEJO. En la komitato de UEA ŝi reprezentiĝis de 2001 ĝis 2010. Krome ŝi membras en la estraro de la Institucio Hodler.
Ans Bakker-ten Hagen | |
---|---|
Ans Bakker-ten Hagen en aprilo 2004 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1941 (83-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Hans Bakker |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | LKK-prezidanto de la UK 1988 en Roterdamo, estrarano de UEA de 2001 ĝis 2007, estrarano de Institucio Hodler |