Flevolando
Flevolando (nederlande Flevoland [FLEvoland]) estas provinco de Nederlando. Ĝi situas en la centro de la lando kaj estis establita la 1-an de januaro 1986. La teritorio konsistas el tri polderoj, do antaŭe maraj teritorioj artefarite sekigitaj, kaj ekestis la 12-a, plej juna, provinco de la lando, kun Lelystad kiel la provinca ĉefurbo. La provinco en 2015 havis proksime 403 280 loĝantojn kaj konsistas el 6 komunumoj.
Provinco Flevolando | |
---|---|
flago de Flevolando | blazono de Flevolando |
provinco de Nederlando | |
Ĉefurbo | Lelystad |
Areo - Tero - Akvo |
2 412,30 km² 1 417,50 km² 994,8 km² |
Loĝantaro - Loĝdenso |
399 893 (2013) 282 loĝ./km² |
Kvanto da komunumoj | 6 |
Religioj | 25 % protestanta, 13 % katolika |
Himno | Waar wij steden doen verrijzen... |
NUTS | NL23 |
ISO 3166-2 | NL-FL |
Oficiala retejo | https://www.flevoland.nl/ |
Komunumoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiProvinco Flevolando | |
---|---|
Almere | Dronten | Lelystad | Noordoostpolder | Urk | Zeewolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |