Popola Partio por Libereco kaj Demokratio

partio en Nederlando

La Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (nederlande: Volkspartij voor Vrijheid en Democratie; VVD) estas nederlanda liberala dekstra konservativa politika partio. Kiel liberala partio ĝi tre valorigas privatan posedon, individuan liberecon kaj liberan merkatan ekonomion.

Popola Partio por Libereco kaj Demokratio
Volkspartij voor Vrijheid en Democratie
Emblemo de Popola Partio por Libereco kaj Demokratio
Lando Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Estro Mark Rutte
Fondiĝo 1948
Ideologio Liberalismo
Retejo http://www.vvd.nl/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
VVD logo (2009–2020).svg

La partio fondiĝis en 1948 kiel heredanto de diversaj antaŭmilitaj politikaj partioj kaj grupoj. La partio konsideras sin ankaŭ heredanto de la pensado de Johan Thorbecke, nederlanda politikisto kiu reformis la nederlandan konstitucion en 1848.

La Popola Partio por Libereco kaj Demokratio partoprenis en diversaj registaroj, sed sidis en la opozicio de 1952 al 1959, de 1965 al 1967, de 1989 al 1994 kaj de 2002 al 2003. La partio alvenis denove en la opozicion en februaro 2007. Ekde oktobro 2010 Mark Rutte estas la unua ĉefministro de la partio.

En la Eŭropa Parlamento, la partio estas en la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

http://www.vvd.nl/, situo de la VVD (nederlande)