Partio por la Libereco

politika partio en Nederlando
(Alidirektita el PVV)

La Partio por la Libereco (nederlande Partij voor de Vrijheid, mallongigite PVV) estas politika partio de Nederlando de tendenco kaj naciisma, kontraŭislama kaj ekstremdekstre popolisma.[1][2][3] Ĝi estis fondita en 2006 post la foriro en 2004 de ties estro, nome Geert Wilders disde la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio pro lia malkonsento kun la ebla eniro de Turkio en la Eŭropan Union, kio kondukis lin konstitui sin kiel soleca deputito. En 2005 li petis voĉdonon kontraŭ la Eŭropa Konstitucio, kiu en Nederlando estis malakceptita de ĉirkaŭ 62% de la voĉdonoj.[4]

Partio por la Libereco
Partij voor de Vrijheid
emblemo
partio
Komenco 22-a de februaro 2006 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Ideologio

dekstra popolismo • naciismoEŭroposkeptikismo

Ĉefestro(j) Geert Wilders vd
Membro de Idento kaj Demokratio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En la balotado de 2017, la Partio por la Libereco akiris 20 sidlokojn, kio faris ĝin la dua plej granda partio en la Ĉambro de Deputitoj de Nederlando. En la balotado de 2021, la PVV descendis al tria loko kun 17 sidlokoj. ​

LA PPV kontraŭas la favoran akcepton al enmigrintoj, kaj proponis malpermesi la Koranon kaj fermi la moskeojn de Nederlando.[5][6]

Notoj redakti

  1. Henley, Jon (16a de Marto 2017). «Europe's governments signal relief after Dutch election defeats far right». the Guardian (en angla). Konsultita la 7an de Decembro 2021.
  2. CNN, Lauren Said-Moorhouse, Bryony Jones, Laura Smith-Spark kaj Ben Westcott,. «Dutch election: Europe's far-right populists fail first test». CNN. Konsultita la 7an de Decembro 2021.
  3. Faber, Sebastiaan (21a de Februaro 2017). «Why the Dutch Are Drawn to Right-Wing Populist Geert Wilders». The Nation (en usonangla). ISSN 0027-8378. Konsultita la 7an de Decembro 2021.
  4. «Dutch say 'No' to EU constitution». BBC News. 2a de junio 2005. Konsultita la 7an de Decembro 2021.
  5. «Dutch party wants to outlaw mosques, Islamic schools, Koran». Politico. Konsultita la 7an de Decembro 2021.
  6. «Dutch Far-right Leader Seeks Ban on Quran, Mosques». Konsultita la 7an de Decembro 2021.

Bibliografio redakti

  • Mudde, Cas (2013). «Three decades of populist radical right parties in Western Europe: So what?». European Journal of Political Research 52 (1): 1-19. ISSN 1475-6765. doi:10.1111/j.1475-6765.2012.02065.x.
  • Vossen, Koen (2011). «Classifying Wilders: The Ideological Development of Geert Wilders and His Party for Freedom». Politicis (Political Studies Association) 31 (3): 179-189.