La bruna fazeolo estas arbustofazeolo kiu apartenas al la vulgara fazeolo (Phaseolus vulgaris). Oni povas konservi la fazeolon per sekigado, sed ankaŭ en ladskatolo aŭ vitra konservujo. Sekigitaj brunaj fazeoloj devas esti trasorbigataj dum 8 horoj, kaj poste kuirataj dum unu horo. En la mezlernejo oni ofte uzas la brunan fazeolon por pristudi la ĝermadon kaj kreskadon de plantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna fazeolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Embryophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Fazeoloj Phaseolus
Specio: Phaseolus vulgaris
Phaseolus vulgaris
(L.) Burm.f.
vdr

Nutra valoro redakti

De nutra valoro de 100 gramoj da sekigitaj brunaj fazeoloj estas:

Energia valoro 1145
Karbonhidratoj 43 g
Proteino 20 g
Graso 2 g
Vitamino B1 0,6 mg
Vitamino B2 0,1 mg
Kalcio 80 mg
Fero 5 mg

Sciindaĵoj redakti

En la provincoj Drenthe kaj Groningen en Nederlando oni aldonas sukersiropon al la manĝaĵo kun brunaj fazeoloj.
Bartje ne volis preĝi por brunaj fazeoloj.
BB met R estas surinama manĝaĵo kiu konsistas el brunaj fazeoloj kun rizo.
Rizo kaj fazeoloj estas konata manĝaĵo el Porto-Riko