Maĉida (japane: 町田市, Machida-shi) estas urbo en la okcidenta parto de la gubernio Tokio en Japanio, ĉirkaŭ 40 km sudokcidente de centra Tokio.

Maĉida
urbo de Japanio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 434 414  (2021) [+]
Loĝdenso 6 071 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 33′ N, 139° 26′ O (mapo)35.546666666667139.43861111111Koordinatoj: 35° 33′ N, 139° 26′ O (mapo) [+]
Areo 71,55 km² (7 155 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Maĉida (Japanio)
Maĉida (Japanio)
DEC
Maĉida
Maĉida
Situo de Maĉida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Machida, Tokyo [+]
vdr

En 1980, Maĉida havis 295 000 [1] loĝantojn. Depost tiam, la loĝantaro de la urbo kreskis kiel rezulto de la kresko de Grandtokia areo kaj en 2015 estis 430 000 loĝantoj. Maĉida estas dormurbo por Tokio kaj Jokohamo.

Vidindaĵoj redakti

 
Vico de ĉerizarboj laŭlonge de la kresta verda vojo (Tokiwamachi, urbo Machida , Tokio)

Inter la vidindaĵoj estas "verda vojo 尾根緑道", kies deirpunkto estas proksime de la urba limo inter la urboj Hachioji kaj la urbo Maĉida, sed ne restas limŝtonoj por identigi ĝin[2]. Ses tuneloj kuras sub la kresta verda vojo. Ĝi estas fama loko por ĉerizfloroj: estas plantitaj 18 specoj de ĉerizfloroj en iom malsamaj florperiodoj. La "Maĉida Sakura Festivalo" okazas ĉiujare kiam la ĉerizfloroj floras.

Transporto redakti

 
Ĉirkaŭ la fervoja stacidomo de Maŝida (町田市).

Necesas ĉirkaŭ 50 minutoj por atingi la metropolan regionon de Tokio per trajno. Ĉar fervojoj koncentriĝas sur la rando de la urbo, la centra areo de la urbo ne atingeblas. Tial aŭtobusoj fariĝis la ĉefaj transportiloj en la urbo kaj al la stacidomo Maĉida, plenigante la mankojn en la fervoja transporta reto.

Kelkaj famuloj redakti

Esperanto redakti

Esperanto-Klubo de Maĉida naskiĝis la 10-an de junio 1990[3].

Ekstera ligilo redakti

(jp) Oficiala retejo de Machida

Referencoj redakti

  1. Population of Cities with 100,000 Inhabitants or More as of the 1980 Census Date:1920 to 1980; Japan Statistics Bureau; läst 29 augusti 2016
  2. (jp) ロム・インターナショナル(編)『道路地図 びっくり!博学知識』河出書房新社〈KAWADE夢文庫〉、2005年2月1日。ISBN 4-309-49566-4。
  3. (eo) Kiel maljunuloj vivos post emeritiĝo? Ni komencu sekvan vivon de nun