Ponto Kaĉidoki

La ponto Kaĉidoki (Japane: 勝鬨橋) estas unu el la pontoj de Tokio en Japanio. Ĝi troviĝas super la rivero Sumida, inter Cukiŝima kaj Kaĉidoki. La plej proksima ponto estas Cukuda-Ohaŝi.

La ponto estis konstruita inter 1933 kaj 1940. Ĝi estis konstruita por Internacia ekspozicio en 1940, Tokio. Sed ĝi ne okaziĝis pro la Dua Mondmilito. La ponto estas movebla ponto, sed ekde 1970 ne moviĝis.