Malfermi la ĉefan menuon

YUKAWA Hideki [jukava] (23-an de januaro 1907, Tokio, Japanio – 8-an de septembro 1981, Kioto) estis la unua japana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1949 pro aldono de la teorio pri la mezonoj.

Yukawa Hideki
Yukawa.jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1907 (1907-01-23)
en Azabu
Morto 8-an de septembro 1981 (1981-09-08) (74-jara)
en Kioto, Flag of Japan (1870–1999).svg Japanio
Lingvoj japana lingvo
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Parizo • Universitato de Kioto
Subskribo Yukawa Hideki
Familio
Patro Takuji Ogawa
Frat(in)oj Yoshiki Ogawa • Shigeki Kaizuka • Tamaki Ogawa
Edz(in)o Sumi Yukawa
Profesio
Profesio teoria fizikisto • profesorofizikisto • nuclear scientist
v  d  r
Information icon.svg

Li studis en la Imperiestra Universitato de Kioto, finis ĝin en 1929 kaj ekinstruis tie. Li doktoriĝis en la Imperiestra Universitato de Usaka en 1939. Li reiris al Kyuto kiel profesoro de la teoria fiziko kaj laboris tie inter 1939–50. Pli poste li laboris en la princetonia(New Jersey, Usono) Institute for Advanced Study. Li instruis en la novjorka Universitato Columbia kaj de 1953 ĝis 1970 direktoro de la Instituo pri la Fizikaj Bazesploroj, en Kioto.

Yukawa en 1935 ellaboris novan teorion pri la atomforto. Li tiam elmontris ekziston de mezonoj, kiuj estas korpuskloj kaj kiuj pezas inter elektrono kaj protono. Kiam la usonaj fizikistoj en 1937 malkovris mezontipon en la kosma radiado, Yukawa iĝis abrupte fama.

Li laboris ekde 1947 pri pli ĝenerala teorio de la bazaj korpuskloj.