Papajo

(Alidirektita el Papajfrukto)

Papajo (Carica papaya, ankaŭ melonarbo) estas molatrunka arbedo, kiu apartenas al la planta familio de melonarbacoj. La arbedo originas el malaltebenaĵo kaj marbordaj regionoj de tropika Ameriko. La hispanoj provis jam en la 16-a jarcento transplanti tiun neotropisan vegetaĵon al la Antiloj kaj la Filipinoj. Hodiaŭ ĝi estas kultivata dise en la tropikoj kaj subtropikoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papajo
Papajo (papaja planto) kun nematuraj papajfruktoj
Papajo (papaja planto) kun nematuraj papajfruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Caricaceae
Genro: Carica
Specio: C. papaya
Carica papaya
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Carica papaya - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-029.jpg
Carica papaya - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-029

Frukto redakti

 
La maturaj papajfruktoj

La papaja frukto estas long-ovala aŭ ronda, ĉirkaŭ 25 cm granda kaj povas pezi 3 ĝis 6 kg. En Eŭropo aperas surmarkete nur la selektita variaĵo nomata havaja papajo, kies ekzempleroj pezas pli malpli 0,5 kg.

Filmo redakti

  • la odoro de la verda papajo, Vjetnamo/Francio 1993, Reĝisoro: Tran Anh Hung