Fendfrukto estas subformo de disfal-frukto. Ĝi disfalas maturiĝante en du aŭ pluraj fruktpartoj. Inter la unuopaj fruktpartoj restas stari kelkfoje tigosimilaj fruktteniloj (karpoforo). Male la rompfrukto disiĝas en pluraj partofruktoj laŭlonge de la falsaj septoj en pluraj unusemaj partofruktoj aŭ frukteroj.

Gravaj plantofamilioj kun fendofruktoj en Mezeŭropo estas Aceracoj, la plej multaj Malvacoj, la Geraniacoj kaj Apiacoj. Ĉe tiuj la fendfruktoj ankaŭ nomiĝas duoblaj aĥenoj.

Speciala formo estas la ‘‘regmo‘‘ aŭ kokario (Coccarium), kie la unuopaj frukteroj unuope malfermiĝas (Castor, Geranium kaj Hura) kaj Carcerulus, kie la unuopaj frukteroj ne malfermiĝas, sed entute defalas, (Taksuso, Abutilo kaj Malvacoj) la unusemaj fruktpartoj nomiĝas Kokoj (Cocci). Tiu apartenas la plursema Samaro.

Literaturo redakti