Lunario

(Alidirektita el Lunaria)

La lunariojudasmonero[1] (Lunaria) estas genro de angiospermoj en la familio de la brasikacoj, indiĝena en centra kaj suda Eŭropo. Ĝi inkludas interalie la speciojn Lunaria annua kaj Lunaria rediviva kiuj estas vaste kultivitaj kiel ornamaj plantoj en ĝardenoj kaj estiĝis naturalizitaj en multaj moder-klimataj areoj ekstere de siaj indiĝenaj arealoj. La latina scienca nomo signifas lunplanton kaj aludas al la aspekto de la silikvoj. La populara nomo signas al rakonto pri Judaso Iskarioto en la Evangelio laŭ Mateo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lunario
L. annua
L. annua
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Lunaria
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 697 kaj 752

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti