Ksantofiloj estas oksigen-entenaj karoten-derivaĵoj. La oksigeno aperas en la kombinaĵo kiel ano de hidroksila, metoksia, epoksida, karboksila aŭ karbonila grupo. La fandopunkto troviĝas inter 150-210 C.

La hidroksi-ksantofiloj estas esterigeblaj per acetato, la fandopunkto tiel malpliiĝas.

La specifa kolora reakcio de la 5,6-epoksidoj, ke ili izomeriĝas kun hidrogena klorido al blukolora 5,8-(furanoid)-epoksido en kloroforma solvaĵo. La absorba makimumo ĉe monoepoksidoj forŝoviĝas 20-25 nm pli, ĉe diepoksidoj 40 nm pli.

Troviĝejo redakti

Ili estas ĝeneralaj ĉe la plantoj kiel karetonidaj derivaĵoj. Ili hidroksila grupo povas estis libera en la folio aŭ kiel estero per palmita acido. En la pli evoluintaj plantoj aperas luteino, neoksantino, violaksantino, zeaksantino, anteraksantino kaj lutein-5,6-epoksido.

Grandnombra ksantofilo troviĝas nur en la malpli evoluintaj plantoj (bakterioj, algoj): astaksantino, diadinoksantino, diatoksantino, fukoksantino, oĥineono ktp.

Kelkaj ksantinoj estas konataj kiel koloraĵo de unuopa frukto.ekz: kapsantino, kapsarubino en kapsiko, citroksantino en oranĝo, zeaksantino en frukto de sagopalmo.

Ili lokiĝas en la kloroplasto, ĉefe en la 2-a fotokemia sistemo de la fotosintezo.

Funkcio redakti

Ili protektas pri fotokemia oksidado la klorofilon.