Kantalupo estas unu el du apartaj subspecioj de melono: Cucumis melo cantalupensis kaj Cucumis melo reticulatus. Ambaŭ subspecioj estas en la familio Kukurbacoj.

La fruktoj estas 15–25 cm longaj, kun flava aŭ oranĝkolora dolĉa karno. Kiel ĉiuj melonoj, ĝi kreskas plej bone en sabla grundo.

Ĝi estas nomigita pro la komunumo Cantalupo in Sabina en Italio, kie ĝi estis rikoltita por Papo Inocento la 13-a.