Rozfrukto

frukto de la rozo
(Alidirektita el Rozbero)

Rozfrukto estas ŝajnfrukto aŭ pli precize plurfrukto de la tipo plurnuksa frukto de diversaj rozoj kaj aliaj Rozacoj. Tio signifas, ke la unuopaj fruktoj estas etaj nuksoj.

Rozbero ĉe Rosa canina.
jen kelkaj anatomiaj detaloj de la ordinara rozo, la frukto de la flanko (g), semroj (i) kaj la rozfrukto en kversekco(h)
skema kvarsekco tra la floro de la ordinara rozo. La poste ujforma florbazo (malhelverda), kiu poste formas la fruktkarnon, jam estas videbla.

Kultivaroj kaj specioj redakti

 
floroj kaj plej ofte pendantaj fruktoj diversmaturaj de la ĉifita rozoRosa rugosa
 
fruktoj de la blanka sorbuso (Sorbus aria)

Ĉiuj specioj de la rozoj (Rosa) formas rozfruktojn. Jen kelkaj ekzemploj:

La rozfruktoj estas kultivataj en Eŭropo kaj Azio, sed ankaŭ en Sudamerika ukaj Nordameriko.

Uzo redakti

Oni uzas la rozberon por pretigo de kuracteo, fruktovino, siropo aŭ marmelado. Se oni produktas el rozbero per malvarmaj metodoj (t.e. sen kuirado) trinkaĵojn, ili entenas multe da C-vitamino, tiel la ĉiutaga konsumado de ili fortigas la rezistokapablon de la organo kontraŭ malsanoj. Ĝi uzeblas ankaŭ por pretigo de salatoj, fruktosalatoj aŭ punĉo.

Dum la dua mondmilito, lernantoj en Britio kolektis rozberojn. Oni produktis el ili rozberan siropon por kovri C-vitamin-fonton. Tio necesis, ĉar la germana submarŝipa blokado malhelpis la importon de oranĝoj.

 


Referencoj redakti

  1. Eintrag Hagebuttenpulver auf pharmawiki.ch