Pendanta rozo , alpa rozoRosa pendulina estas vario de la plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi nature kreskas en la montaroj de Mezeŭropo, Sudeŭropo kaj Sudorienta Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
pendanta rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo ’’ Rosa
Specio: R. pendulina
Rosa pendulina
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rosa pendulina - Muzeo de Tuluzo

Priskribo kaj ekologio redakti

La alpa rozo kreskas kiel somerverda, kompakta arbusto kun maldense disbranĉitaj tigoj kiu atingas altecon de 0,5 ĝis 2 metrojn. La branĉoj estas senpikilaj, nur en la malsupra parto kaj ĉe la junaj branĉoj troviĝas rektaj, rigidharecaj pikaĵoj. Rosa pendulina estas vintrorezista ĝis -33 °C (USDA-zono 4).

 
rozfrukto en malfrua aŭtuno

La 10 ĝis 12 cm longaj folioj havas folitigo kaj foliplato. La nepare plumaj foliplato konsistas el sep ĝis dekunu maldikaj, 2 ĝis 6 cm longaj folietoj. Direkte al la foliapekso la grandeco de la unuopaj folietoj pligrandiĝas rimarkeble. La folirando estas segildenta. La supra folisurfaco estas nebrile bluece verda, la malsupra folisurfaco estas iomete pli hela kaj nur malmulte hara

La flortempo estas de majo ĝis julio. La floroj ĉiam staras unuope. La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kaun duobla involukro. La simplaj sepaloj estas post la antezo starantaj kaj ne defalas antaŭ la fruktmaturiĝo. La kvin roseaj ĝis malhelpurpuraj petaloj estas en la centro pli helaj.

La pendanta frukto (rozfrukto) havas longon de 2,5 cm kaj estas ov- ĝis botelforma , malofte globformaj. Ĝi estas en matura stato ruĝa-oranĝkolora. La frukto maturiĝas ekde aŭgusto. La rozfrukoj estas manĝataj de korakoj, korvoj, bombiciledoj, nuksrompuloj, tetroj kaj vulpoj.

Disvastigo redakti

La rozo kreskas en la montaroj de Mezeŭropo kaj Sudeŭropo kaj la balkana montaro ĝis Nordgrekio. En la alpoj ĝi kreskas ĝi alteco de 2000 metroj.

La alpa rozo preferas kreskejoj de malfermaj vepejoj en sunrica areo rokaj kamparoj kaj alpinaj gresareoj.

Taksonomio redakti

La unu publikado de Rosa pendulina okazis 1753 fare de Carl von Linné. Rosa pendulina estas tre varia specio, kiu estas proksime parenca al la maja rozo, Rosa majalis. Ĝi aperis sub multaj sinonimoj, precipe ankaŭ kiel Rosa alpina.

Kuracplanto redakti

La rozfruktoj estas plifortigaĵo por mamnutrantaj patrinoj. La tizano el la fruktoj efikas diureziga.

Literaturo redakti

  • Bruno P. Kremer: Strauchgehölze. (= Steinbachs Naturführer), Niedernhausen, 2002. ISBN 3-576-11478-5

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti