Averookarambolarbo (Averrhoa carambola), estas planto el la familio de la Oksalidacoj (Oxalidaceae). Ĝi estas parenca al la pli malgranda Blimbingo (Averrhoa bilimbi). Ĝi estas ĝis 12 m alta arbo kun mallonga trunko kaj sternitaj branĉoj, kiuj en malsekaj tempoj povas perdi siajn foliojn. La ĝis 20 cm longaj folioj estas alterne lokitaj kaj nepare plumhavaj. La sep ĝis dekunu, ĝis 8 x 3,7 cm grandaj partfolietoj estas glatrandaj, ovalaj, brilaj kaj glataj je la supra flanko kaj malbrilaj malsupre. La ruĝaj ĝis violaj floroj staras en disbranĉiĝintaj grapoloj kun ruĝaj branĉoj en la foliakseloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Averoo
Averoo kun fruktoj
Averoo kun fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Oksalidaloj Oxalidales
Familio: Oksalidacoj Oxilidacaeae
Genro: Averoo
Specio: A. carombola
Averrhoa carombola
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La maturaj karambolfruktoj estas verdecaj ĝis malhelflavaj. La ĝis 9 x 15 cm grandaj, konture ovala frukto havas kvin aŭ ses akraj, angulaj eĝoj; transversa tranĉo de la averoo similas je stelo. La ŝelo estas glata kaj vakseca. La sarkokarpo estas firma kaj suka kaj la koloro estas hel- ĝis malhelflava. La fruktoj estas sengrajnaj aŭ havas 12 mm grandajn semojn. La averoo havas acidan ĝis dolĉacidan guston.

La averoo de nature troviĝas en Sudorienta Azio kaj estas mondvaste kultivata en la (sub)tropikoj.

Averoo (frukto)

Oni manĝas la frukton kun la maldika ŝelo. La manĝado de la frukto povus havi fatalan efikon je renpacientoj pro la alta koncentriĝo de okzalata acido kaj kalio.