Lapo

Lapo [1] (Arctium lappa) estas speco de arkteo el Eŭropo, plurjara, ĝis 3 m alta herbo, kies karna pivotradiko kaj foliripoj estas manĝataj kuiritaj en Japanio kaj Koreio kaj medicine uzataj en Eŭropo.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lapo
Lapo
Lapo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Arkteo Arctium
Specio: A. lappa
Arctium lappa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La floroj estas purpuraj kaj kolektitaj en globula Pseŭdantio, arigitaj. Ili aperas meze de somero, de julio ĝis septembro[3]. La pseŭdantio estas ĉirkaŭita de multaj brakteoj, ĉiu el ili havas hoketan formon, permesante al ili esti transportitaj je longaj distancoj per la felo de bestoj. La fruktoj estas akenoj; ili estas longaj, kunpremitaj, kun mallongaj papusoj.

Manĝeblo redakti

La unujara radiko estas manĝebla kiel skorzonero.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Aktoj de la Akademio 1968-1974, p. 36
  2. PIV2, p.657.
  3. Francis Rose. (1981) 'The Wild Flower Key', p. 386–387. ISBN 0-7232-2419-6.