Pomofrukto

speco de frukto simila al pomoj

Pomofrukto estas tipo de frukto de florplantoj. La pomo estas ŝajnfrukto konsistanta el 5 aŭ pli da karpeloj, en kiu la perikarpo formas malfacile ekkoneblan tavolon, la mezokarpo estas ĝenerale karneca kaj la endokarpo formas ĉambreton ĉirkaŭ la grajnoj. Sed la ekstera parto de la pomo estas la manĝebla parto, derivita el la flora tubo (toruso kaj aliaj partoj). Ekzemploj de pomofrukto estas la pomo, la piro, la alizo, la kurmo kaj la sorpo.

Laŭlonga tranĉo de pomfrukto
Laŭlarĝa tranĉo de kulturpoma pomfrukto (Malus domestica)

Vidu ankaŭ redakti