Internacia Tago de Naturo

(Alidirektita el Internacia Tago de Faŭno)

La Internacia Tago de Naturo (angle: World Wildlife Day) estas interacia tago celebrata ĉiujare la 3-an de marto kaj estis desegnita por konsciigi pri vivaj kaj naturaj plantoj kaj bestoj kaj kuraĝigi ilian konservadon. Sovaĝaj bestoj estas bestoj troveblaj en naturo, kiuj ne estis hejmigitaj kaj ne prizorgataj de homoj. [1]

historio redakti

La dato estis fiksita ĉe la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 20an de decembro 2013, ĉar ĝi estas la dato de subskribo de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (Protektitaj Bestoj). Ĉiujare, temo rilate al ĝia esenco estas elektita por ĉi tiu tago.

La dato estas menciita en diversaj lokoj en multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, Barato, Nederlando, Germanio, Hispanio kaj aliaj. La tago estas festata multmaniere: aranĝi specialajn agadojn en zooj kaj safaroj, kuraĝigi legadon pri la temo kaj disvastigi ĝin en sociaj retoj, diskuti la temon kaj pli. [2]

La temoj de Naturo-Tago laŭ jaroj redakti

  • 2015 : Estas tempo serioze krimigi malrespekton al naturo. [3]
  • 2016 : La estonteco de bestoj kaj sovaĝaj plantoj en niaj manoj (kun subtemo: La estonteco de elefantoj en niaj manoj) [4]
  • 2017 : Aŭskultu la Voĉojn de la Junuloj [5]
  • 2018 : Sovaĝaj katoj: Predantoj sub minaco
  • 2019: Subakva Vivo: Por Homoj kaj la Tero [6]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti

Piednotoj redakti

  1. [1] World Wildlife Day March 3 UN.
  2. [2] World Wildlife Day
  3. [3] CITES Secretary-General's intervention at UN General Assembly's Informal Plenary Meeting to Celebrate World Wildlife Day - UN Headquarters, New York.
  4. [4] Media advisory - UN World Wildlife Day 2016 - CITES.
  5. [5] Engaging and empowering the youth is the call of next year’s UN World Wildlife Day - CITES
  6. [6] United Nations Development Programme