Transitiveco (lingvistiko)

En lingvistiko, transitiveco estas atributo de verbo kiu rilatas al ĉu la verbo povas regi rektajn objektojn kaj kiajn objektojn ĝi povas havi. Ĝi rilatas al valento (lingvistiko), kiu konsideras aliajn verbajn argumentojn aldone al la rektaj objektoj. La nepraj substantivaj frazpartoj kaj prepoziciaj frazpartoj regas kiomajn argumentojn havas predikato. Malnepraj argumentoj formas unu subkategorion, kaj malneprajn argumentojn oni konsideras ne esti objektoj. [1] Dum la nocio de valento koncernas la semantikon, la nocio de transitiveco rilatas al la sintakso kaj morfologio.

Tradicia gramatiko postulas duuman distingon inter netransitiva verbo, kiu ne povas havi rektan objekton (ekzemple fali, sidi en Esperanto) kaj transitiva verbo kiu povas havi unu rektan objekton (ekzemple ĵeti, vundi, kisi en Esperanto). En la praktiko, multaj lingvoj (inkluzive la anglan kaj Esperanton) ankaŭ havas verbojn kun du (dudirektaj) aŭ tri (tridirektaj) objektoj; la angla havas verbojn kiuj povas esti aŭ transitiva aŭ netransitiva sen ajna ŝanĝo. En la angla iuj verboj povas esti idiotisme transitiva, dum strikte netransitiva (ekzemple, to walk the dog); en Esperanto oni uzas la faktitivon por ili (ekzemple, promenigi la hundon).

En la Sistema Funkcia Gramatiko, oni konsideras la transitivon kontinua, anstataŭ duuma kategorio, kiel en la tradicia gramatiko. La kontinua modelo prenas pli semantikan vidpunkton. Ĝi provas taksi la gradon de la transiro de la ago al ĝia objekto. La verbon vidi tial oni konsideras havi malplian transiron ol la verbo mortigi.

Historio redakti

La Stoikistoj kaj la Peripatetisma skolo enkondukis la ideon pri transitiveco kaj diversajn aliajn ideojn kiuj iĝis la bazo de lingvistiko. Tamen ili probable referis al la tuta frazo enhavanta la transitivajn aŭ netransitivajn verbojn, ne nur al la verboj. [2][3] La filologoj de la Aleksandria Skolo plu evoluigis la ideon. [2][4]

Formala analizo redakti

Por distingi inter la subjekto kaj eventualaj objektoj, lingvo bezonas gramatikan rekonilon, kiu montru la transiron de la ago de la verbo. Objekt-esprima morfemo ekzistas efektive en ĉiuj lingvoj de la mondo. Por nominativaj-akuzativaj lingvoj, ekzistas kvar kutimaj formoj: [5]:131 [6]:122

  • Deklinacio: la germana, greka, litova, kaj slavaj lingvoj, ĉiuj de la hindeŭropa lingvofamilio, kaj ankaŭ la hungara, finna, estona, turka, mongola kaj kelkaj hindaj lingvoj uzas apartan kazon de substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj por marki la objektojn. Ekzemple, en la finna: luin suomalaisen kirjan (mi legis finnan libron, kie kirja = libro, kirjan = libron).
  • Postpozicio: la japana, korea, hindustana, urdua, kaj parencaj lingvoj. Ekzemple en la japana lingvo, la objekto estas markata de postmetita vorteto wo, kaj la subjekton per postmetita ga. Ekzemple: tegami wo kaite imasu (leteron skribanta li estas).
  • Prepozicio: la hebrea, romidaj lingvoj, la rumana, la afrikansa, la hispana uzas prepozicion. Ekzemple, en la hispana: busco a mi criado (mi serĉas je mia servisto).
  • Vortordo: en la itala, portugala, franca, angla, nederlanda, dana, norvega, sveda, kaj en la ĉina, anama k.a. oni uzas pozicion, ĝenerale senpere post la verbo. Ekzemple, en la franca un chien regarde bien un évêque (hundo episkopon rajtas rigardi). En tiuj lingvoj la vortordo konsistigas la morfemon.

La metodoj esprimi objektojn varias laŭ la landoj kaj epokoj. Ekzemple, la araba klasike posedis akuzativon, sed nuntempe uzas pozician sintakson. La jam menciitaj sistemoj rilatas al nominativaj-akuzativaj lingvoj de Eŭrazio. Ergativaj-absolutivaj sistemoj havas aliajn rimedojn. Ergativa lingvo havas sintaksan aŭ morfologian ekvivalenton (havas la saman vortordon aŭ gramatikan kazon) por la objekto de transitiva verbo kaj la subjekto de netransitiva verbo, dum ĝi traktas la subjekton de transitiva verbo alimaniere.

  • Morfologia ergativo: Se la lingvo havas gramatikajn kazojn, tiam oni markas la aganton de transitiva verbo kiel ergativo (aŭ kiel oblikvo aŭ simila kazo), kaj oni markas la argumenton (subjekton) de netransitiva verbo, kaj la objekton de transitiva verbo, per la sama absolutiva kazo. La absolutiva formo kutime estas la plej markata formo de la vorto.
  • Ergativo estas montrebla per aliaj rimedoj krom morfologio. Ekzemple, la abĥaza lingvo kaj plejmultaj majaj lingvoj ne havas morfologian ergativan kazon, sed ili havas verban kongruigan strukturon kiu estas ergativa.

La transitiveco en Esperanto redakti

Kalocsay kaj Waringhien[7]:162 priskribis la transitivecon jene:

Inter la ag-verboj, oni devas fari alian distingon. Nome el la agoj, iuj celas, atingas, koncernas personon aŭ aferon, kiun oni devas nomi, se oni volas precizigi la sencon de la frazo; ekz-e ŝteli, bati ktp. supozigas ĉiam, ke iu ricevas la batojn, suferas la ŝtelon ktp. Tiujn ag-verbojn oni nomas transitivaj, ĉar ili "transirigas" la agon sur iun aŭ ion (kp. §176, §177). Aliaj estas, male, direktitaj kontraŭ neniu aŭ nenio; ekz-e: ŝpruci, ekstari, tinti, evolui, ktp. ne celas personon aŭ aferon, kiu estus modifita de ili. Tiujn verbojn oni nomas "netransitivaj".

La diferenco inter tiuj du subkategorioj estas tre grava en Esperanto, ĉar kontraŭe al multaj aliaj lingvoj, unu verbo ne povas esti samtempe transitiva kaj netransitiva, konservante la saman sencon; transitiva verbo povas netransitiviĝi nur helpe de sufiksoido (): kaj same nur helpe de afikso (ig, um, pri) povas transitiviĝi netransitiva verbo. Tiel klariĝas la uzado de: bani-baniĝi,fini-finiĝi, komenci-komenciĝi, ŝanĝi-ŝanĝiĝi, kaj aliflanke de bruli-bruligi, halti-haltigi, kuŝi-kuŝigi, promeni-promenigi, pleni-plenumi, pendi-pendumi, plori-priplori ktp.

[L]a transitivaj verboj povas esti uzataj sen komplemento, se oni volas insisti nur pri la ideo de la ago: virino scias, tuta mondo scias; konfidu, sed vidu. Oni diras tiam, ke la verbo estas uzata "absolute".

Distingi transitivajn kaj netransitivajn verbojn redakti

En multaj lingvoj en okcidenta Eŭropo, ekzemple la angla, franca, germana, hispana, itala, portugala, rumana kaj la skandinavaj lingvoj, okazas ofte ke unu verbo havas du signifojn, unu transitivan kaj unu netransitivan. Ekzemple, la franca verbo commencer povas signifi komenci (transitive) aŭ komenciĝi (netransitive).[6]:142

Kontraŭe, en la slavaj lingvoj, por la transitiva kaj netransitiva signifoj ekzistas du apartaj (parencaj) verboj. Ekzemple, en la rusa начинать signifas komenci, kaj начинаться signifas komenciĝi.

En Esperanto, plejmultaj verboj kondutas same kiel la slavaj verboj. La dusenceco de multaj okcidenteŭropaj verboj devus ne ekzisti en Esperanto. Afiksoj estas uzeblaj por konverti verbon de unu kategorio al la alia. Oni povas netransitivigi transitivan verbon per la sufikso (bani →baniĝi). Oni povas transitivigi netransitivan verbon per sufikso ig (kuŝi →kuŝigi) aŭ um (pleni →plenumi), aŭ per prefikso pri (plori →priplori) aŭ tra (dormi → tradormi).[6]:143

Kiel menciite, esperanta verbo ne povas esti samtempe transitiva kaj netransitiva, konservante la saman sencon. Iuj verboj havas transitivan signifon kaj diferencan netransitivan signifon, ekzemple bati povas signifi 'ektuŝegi per rapida forta movo' (transitive) aŭ 'ĵetiĝi per ripetaj skuoj' (netransitive).[8] Do, ekzemple: Oni batas la pilkon per golfbastono (transitive), kaj la pulso batas en liaj tempioj (netransitive).

La transitiveco en la angla lingvo redakti

La angla lingvo estas sendisciplina, kompare kun aliaj hindeŭropaj lingvoj laŭ siaj reguloj pri transitiveco; kio ŝajne estas transitiva, tion oni uzas kiel netransitivan, kaj inverse. Ofte estas semantika diferenco inter la transitiva kaj la netransitiva formo de verbo, ekzemple: the water boiled (la akvo bolis) kaj I boiled the water (mi boligis la akvon); the grapes grew (la uvoj kreskis) kaj I grew la grapes (mi kreskigis la uvojn). En tiuj ekzemploj, la rolo de la subjekto estas malsama inter la transitiva kaj la netransitiva verboj. En aliaj ekzemploj, mankas diferenco inter la transitiva kaj la t.n. netransitiva formo de verbo, ekzemple: she is reading a book (ŝi legas libron); she is reading (ŝi legas), kie la verbo estas transitiva uzata absolute, t.e la parolanto ellasis objekton.

Kvankam netransitiva verbo ne povas havi rektan objekton, ĝi ofte havas taŭgan adjekton:

  • angle I laughed at him. (Mi ridis pro li, aŭ Mi priridis lin)

En diversaj lingvoj, netransitivaj verboj povas esti uzataj kun interna komplemento, kiu estas etimologie rilata al la verbo, ekzemple:

  • angle He laughed a bitter laugh. esperante Li ridis amaran ridon. (Li ridis amare)

Transitiveco de substantivoj kaj adjektivoj redakti

Oni ofte konsideras transitivecon atributo de verboj, kaj eble ankaŭ de prepozicioj kaj postpozicioj, sed ne de substantivoj aŭ adjektivoj. En multaj lingvoj, esceptoj estas raraj. Ekzemple, en la angla oni kredas ke near estas la sola ekzemplo.[9]

Tamen, Lowe[10] montris, ke en la fruaj hind-arjanaj lingvoj, ekzistis multaj transitivaj substantivoj kaj adjektivoj. Ekzemple, en la jena frazo, la adjektiva aganto kāmin- (dezira, deziranta) regas akuzativan objekton pītim (trinkon).

kāmī hi vīraḥ sadam asya pītim
dezira.NOM.SG.M por heroo.NOM.SG.M ĉiam ĝi.GEN trink.ACC

'Do la heroo (estas) ĉiam dezira trinkon de ĝi'

Transitiveco ne limiĝas al nur verboj en Esperanto: substantivoj, adjektivoj, kaj adverboj ankaŭ povas formi transitivan strukturon.[11] Ekzemple:

  • enkonduko Esperanton (enkonduko de Esperanto)
  • inda atenton (inda de atento)
  • rilate la aferon (en rilato al la afero)

Kvarnivela modelo de transitiveco redakti

Kiselman (1994)[12] studis la fenomenon transitivecon kaj konstruis modelon pri ĝi.

"Klasikajn difinojn oni trovas en Abraham (1988) (tradukite): transitiva verbo: duloka verbo kun akuzativa objekto, kiu ĉe pasivigo fariĝas pasivsubjekto; kaj netransitiva verbo: unuloka verbo (do sen pasivtaŭga akuzativobjekto) aŭ... plurloka verbo sen pasivtaŭga (rekta) akuzativobjekto."

Kiselman difinis kvar klasojn de verboj rilate al la ĉeesto de akuzativobjekto:

  1. Verboj kiuj ĉiam postulas akuzativobjekton.
  2. Verboj kiuj akceptas akuzativobjekton de ĝenerala speco (sed ne postulas akuzativobjekton).
  3. Verboj kiuj akceptas akuzativobjekton, sed nur de limigita speco.
  4. Verboj kiuj ne akceptas akuzativobjekton.

"Laŭ klasikaj difinoj oni nomas la verbojn el la unua kaj dua klasoj transitivaj kaj verbojn el la tria kaj kvara klasoj netransitivaj.

"Al la unua klaso apartenas verboj kiaj diri, certigi, same kiel disfendi, trakuri kaj multaj aliaj per prefikso derivitaj verboj. Al la dua klaso apartenas verboj kiaj manĝi, skribi, al la tria vivi, paroli, kaj al la kvara ripozi, sani.

"Esperanto certe permesas irota vojo, vivata vivo, dormita dormo. En kelkaj naciaj lingvoj tiaj formoj ne eblas. Pro tio la testo de pasivigo en tiuj naciaj lingvoj servas al forsarko de tiuj verboj el la klaso de la transitivaj verboj, sed ne en Esperanto. Mi tial anstataŭigis ĝin per la postulo ke la verbo akceptu rektan objekton de sufiĉe ĝenerala tipo."

Vidu ankaŭ redakti

Valento (lingvistiko) Transitiva verbo

Referencoj redakti

  1. Carnie, Andrew. "Subcategories of Verbs." Syntax: A Generative Introduction. Blackwell Publishing, Ltd. 2013. Print. 03 Oct. 2013. angle
  2. 2,0 2,1 Linguaggio nell'Enciclopedia Treccani. itale
  3. Michael, Ian. (2010-06-10) English Grammatical Categories: And the Tradition to 1800. ISBN 9780521143264. angle
  4. (1994) “The Stoic Notion of a Grammatical Case”, Bulletin of the Institute of Classical Studies 39, p. 13–24.  angle
  5. Waringhien, Gaston, Lingvo kaj Vivo -Esperantologiaj eseoj, Stafeto, 1959 esperante
  6. 6,0 6,1 6,2 Cherpillod, André, Lingvaj Babilaĵoj, La Blancetière, 2005 esperante
  7. Kalocsay, K.; G. Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, UEA, 1980 esperante
  8. PIV
  9. Maling, Joan (1983), ‘Transitive adjectives: a case of categorial reanalysis’, in Frank Heny & Barry Richard (eds.), Linguistic Categories: Auxiliaries and Related Puzzles, volume 1. Dordrecht: Reidel. 253–289. angle
  10. Lowe, John J., Transitive nouns and adjectives: evidence from EarlyIndo-Aryan, 2017 [1] angle
  11. Janton, Pierre, Esperanto – Language, Literature, and Community, redaktita de Humphrey Tonkin, State University of New York Press, 1993 angle
  12. Kiselman, Christer, Transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto, en La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto (Red. P. Chrdle). Aktoj de la Unua Simpozio de la Akademio de Esperanto, Prago, julio 1994, pp. 24–40. Prago: Kava-Pech, 1995. [2] esperante

Literaturo redakti

  • Dryer, Matthew S. 2007. Clause types. In Timothy Shopen (ed.), Language typology and syntactic description, Vol. 1, 224–275. Second Edition. Cambridge: Cambridge University Press. angle
  • Hopper, Paul; Sandra A. Thompson, Transitivity in Grammar and Discourse, Language, volume 56, issue 2, June 1980, pp 251–299, doi=10.2307/413757 angle
  • Naess, Ashild. (2007) Prototypical Transitivity, Typological Studies in Language 72. John Benjamins Pub Co. ISBN 9027229848. angle
  • Pusztay, János. (1990) Nyelvek bölcsőjénél, Kérdőjel (Hungarian). Budapest: Akadémiai Kiadó. ISBN 963-05-5510-7. Translation of the title: At the cradle of languages. hungare

Eksteraj ligiloj redakti