Nocio-sistemo estas nociaro interligata per logikajontologiaj rilatoj. Tia sistemo konsistas el horizontalaj aŭ vertikalaj serioj de nocioj aŭ almenaŭ el unu tia serio.

Logikaj rilatoj baziĝas sur simileco de nocioj. Tipe ili formas sistemon de super- kaj sub-nocioj.

Ontologiaj rilatoj baziĝas sur la apudeco, t.e. sur la kontakto - en spaco kaj tempo - de la individuoj, kiujn la nocioj prezentas. La tipoj de ontologiaj sistemoj plej gravaj en teknologio estas la sistemo de partoj kaj tutoj kaj la evolua sistemo (ekzemple la genealogia tabelo de individua besto, de produkto aŭ de lingvo).

Literaturo redakti