Listo

ordigata aro da aĵoj

Listo estas serio da nomoj de personoj aŭ aferoj, diritaj aŭ skribitaj unu post alia: ekz. listo de kandidatoj, da varoj; prezlisto; listo de alfabeta ordo.

Listo estas tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da objektoj, ĉiu el kiuj povas esti simpla datumo („atoma“ listano) aŭ listo. Malkiel en ordinara tabelo oni povas alpendigi novajn listanojn aŭ forpreni iujn enestantajn: prezenti arbon per listo.

Listero estas unuopa elemento en listo.

Dissendolisto estas forumo en komputila reto funkcianta tiel, ke la mesaĝojn senditajn al speciala retadreso tiea servilo aŭtomate plusendas al la „listanoj“, aŭ „abonantoj“.