Dokumentado Dokumentado

Ĉi tiu ŝablono utilas por krei ankron en loko en paĝo, al kiu eblu ligi per normala Vikia ligilo kun la etendaĵo # kaj la nomo de la ankro. La ŝablono Ankro akceptas nomon kiel parametron. Senparametre ĝi aŭtomate donas al si mem la nomon ankro.

Ene de paĝo sufiĉas nomi nur la nomon de la ankro. Ekzemple jen taŭga enpaĝa ligilo: [[#mia speciala ankro]] por atingi la ankron: {{Ankro|mia speciala ankro}}

En la Vikia sistemo ĉiuj sekciaj titoloj aŭtomate iĝas samnomaj ankroj. Do en paĝo plej ofte estas jam pluraj ankroj. Tamen, iam kaj iam, oni bezonas ankron sen la apliko de sekcia titolo. Aldone, se iu redaktos sekcian titolon, la nomo de la interna ankro ŝanĝiĝos laŭe. Tipe poste tia redaktado, iuj redirektiloj, kiuj alsaltis la sekcion, ne plu plenpove funkcios. Ili pro sia ne plu ĝusta sekcia titolo alsaltos nur la komencon de la paĝo, ne plu la sekcion.

La saltado al specifa ankro plej precize funkcias, kiam la ankro troviĝas ĉe la komenco de alineo.

Uzado

{{Butono|[[#ankro]]}}
{{Butono|[[#2]]}}
{{Butono|[[#3]]}}
<br clear=all />

{{Ankro|simbolo=ne}} (ne videbla, kun la nomo ''ankro'')

{{Ankro|2}} (videbla kun simbolo)

{{Ankro|3|teksto=Tie ĉi}} (videbla kun nomo 3 kaj simbolo kaj montrata teksto)

Parametroj

Ne nomitaj parametroj

  1. Nomo de la ankro por uzi post la signo # en ligilo. (Pravaloro: ankro)

Nomitaj parametroj

  • simbolo = ne/neniu/no/none (Pravaloro: jes). Ĉu blua ankrosimbolo estu montrata aŭ ne.
  • teksto = Teksto montrata en la loko, kie situas la ankro. (Pravaloro: nenio)

Se la ankro estas iel videbla kaj la muso troviĝas super ĝi, aperas ŝpruchelpilo kun la nomo de la ankro.

Ekzemplo


(ne videbla, kun la nomo ankro)

    (videbla kun nomo 2 kaj simbolo)

   Tie ĉi (videbla kun nomo 3 kaj simbolo kaj montrata teksto)


Vidu ankaŭ


Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)