Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/10

Diversejo redakti

unueco redakti

Ĉu Vi scias ke estas:

Kia versio estas bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:20, 18 Nov. 2014 (UTC)

Mia unua penso estas pri (filmo de xxxx).
La formo "(filmo xxxx)" estas eĉ gramatike malĝusta...
La formoj (filmo, xxxx)" kaj "(xxxx-a filmo)" laŭ mia lingva sento estas iom malglataj. --KuboF (diskuto) 20:19, 18 Nov. 2014 (UTC)
Mi konsentas pri unuaj du versioj; la tria estas erara kaj kontraŭlogika. Krome, se ne estas samnomaj filmoj do estus sufiĉe aldoni "(filmo)" sen dato (ekzemple Mimino (filmo)). --Dima41 (diskuto) 23:43, 18 Nov. 2014 (UTC)
Mi pensas ke la plej ĝusta kaj komprenebla por ĉiuj estas la unua formulo, t.e (filmo de xxxx). --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  02:18, 19 Nov. 2014 (UTC)

Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:21, 19 Nov. 2014 (UTC)

Mi ne vidas utilon alinomi ekz. Alice in Wonderland (2010). Bv konsideri ke plej ofte la plena titolo restas kaŝita: Alice in Wonderland. Iuj eĉ kritikis min ke mi aldonas (filmo) al la titoloj de filmoj. --Dominik (diskuto) 12:51, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ĉu Vi poroponas nenion alinomi ĉu eble alinomi alie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:44, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ke oni adoptu unuecan manieron titoli filmojn en la estonteco ŝajnas saĝe. alinomi jam ekzistantajn filmojn estas miaopinie senutila afero, pro la fakto ke kio troviĝas inter parentezoj restas plejofte kaŝita. Nu tio estas propra opinio, se aliaj juĝas utile ĉion alinomi, ili estas liberaj tion fari, seeble sen forgesi ligitajn artikolojn. Mia propra sistemo estas: unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" --Dominik (diskuto) 15:20, 19 Nov. 2014 (UTC)
"Mia propra sistemo" - mi pensas ke tio faras malordo. Mi proponas fari nur unu sistemo. Mi ne volas decidi kia sistemo. Imagu: Estas nova vikipedisto, li volas skribi novan artikolon. Li devas multe serĉi por kompreni multaj sistemoj. Laŭ mi, sistemo: "unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" ne estas bona ĉar povas esti filmo kaj ekzemple libro en unua jaro. Kial Vi proponoas nomi en tiu situacio? Mi proponas:
  • titolo (filmo)
  • titolo (libro)

sed se tio ne sufiĉas

  • titolo (filno de jaro1)
  • titolo (filmo de jaro2)
  • titolo (libro)

sed se tio ne sufiĉas (ĉar estas multaj filmoj laŭ libroj en unua jaro):

  • titolo (filno de jaro1)
  • titolo (filmo de jaro2)
  • titolo (libro de jaro1)
  • titolo (libro de jaro2)

Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:00, 19 Nov. 2014 (UTC)

Pri libroj oni ne aldonu ĉiam (libro) ĉar 1) libroj estas pli multaj ĝenerale kaj 2) libro kutime estas unua fonto. Se temas pri filmo do estus oportune ĉiam aldoni (filmo) kaj - se estas samtitolaj filmoj - (filmo de ...) kaj kreu pri tio apartigilon. --Dima41 (diskuto) 16:58, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ankaŭ laŭ mi plene indas, post interkonsento pri unueca sistemo, ĉiujn antaŭajn koncernatajn artikolojn alinomi. Same ni ja faris pri unueca nomskemo de informkestoj.
Mi konsentas kun la lasta propono de Marek, kun unu escepto: kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Krampoj distingu aferojn simple nur kiam tio estas necesa. Espereble ni ne trovos du samnomajn filmoj / librojn / aliaĵojn eldonitajn samjare... --KuboF (diskuto) 18:31, 19 Nov. 2014 (UTC)
Mi ankaŭ pensas ke kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Grave estas ke ofte ekzistas ne nur unu afero sed en eo-viki estas nur unu artikolo - ĝis nun. Mi pensas ke en tia situacio krampoj estas bezontataj. Ekzemple ni havas nur A Game of Thrones sed ekzistas en:A Game of Thrones (disambiguation) do (lŭm mi) ni bezonas alinomigi artikolon el Game of Thrones al Game of Thrones (televida serio). Sed tio poste. Nun mi proponas decidi pri filmoj kiuj mi listigis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:14, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ŝajnas al mi ke en enciklopedio oni devus elekti la plej koncizan formon kun komo: Lidice (filmo, 2011) --Riŝo (diskuto) 17:56, 24 Nov. 2014 (UTC)
Ankaŭ al mi ĉi tiu formo plej oportunas. Tamen eble estas indiĝenaj lingvoj por kiuj komoj malbone kompreneblas. Tial mi preferas varianton senkoman. --Dima41 (diskuto) 20:47, 24 Nov. 2014 (UTC)
Efektive la komo ne estas necesa, sen komo estas la plej konciza formo, kaj mi opinias ke ĝi ne estus erara aŭ kontraŭlogika, kiel iu skribis.--Riŝo (diskuto) 20:45, 25 Nov. 2014 (UTC)
Laŭ mi nur Janoŝiko (filmo 1974) estas bone titolita ĉar ankaŭ estas Janoŝiko (filmo 1935). Sherlock Holmes (filmo) estas sufiĉa sed se oni kreus artikolon Sherlock Holmes (filmo 2010), oni ŝanĝu Sherlock Holmes (filmo de 1916) -> Sherlock Holmes (filmo 1916). Ĉu kun komo aŭ sen komo? Tio estas miaopinie laŭ iliaj gepatrolingvoj. Se unufoje decidite, ni skribu la regulon ĉe VP:TA kaj alinomu la aliajn titolojn por konsekvenco.--Salatonbv (diskuto) 06:00, 2 Dec. 2014 (UTC)
  • Ĉu mi bone vidas ke ne estas interkonsento kie estas plej bone? Ĉ estas konsento ke ni bezonas unuecon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:26, 21 Dec. 2014 (UTC)
    Miaopinie la valoro de tutvikipedia unueco ĉi-afere ne meritas la tempon kaj laboron kiuj estus bezonataj por estigi tiun unuecon en ĉiuj artikoloj. Ekzistas pli zorgindaj laboroj kiuj pli helpemus al la projekto. Tamen estus bone havi regulojn pri kiel nomi novajn artikolojn estontece. Tempodivalse (diskuto) 03:03, 22 Dec. 2014 (UTC)

Ho ve, malfacilas trovi unuecon. Klaras ke titoloj laŭeble estu koncizaj, do se nur estas artikolo pri unu verkaĵo de titolo TITOLO, la vikipedia artikolo ne nomiĝu "TITOLO (libro de JARO1)", sed nur "TITOLO". Aldonaĵoj inter krampoj estu nur tie kie necesas. Pri tio, ŝajnas al mi, ĉiuj konsentas. Do la demando nur estas ĉu en kazo de preciza detaligo estu "TITOLO (libro de JARO1)", "TITOLO (libro, JARO1)" aŭ "TITOLO (libro JARO1)". Mi aliĝas al la opinio ke la unua variaĵo (...libro de JARO1) lingve plej glatas, kaj ke la tria (libro JARO1) malĝustas. La dua variaĵo ĝustas kaj je du karaktroj pli mallongas ol la unua, sed lingve signife pli malelegantas. Ĉar vikipedia artikolo estas telegramo, kie nepre necesas redukti la nombron de literoj al minimumo, sed estu en laŭeble homa lingvaĵo, mi do aliĝas al la argumentoj de KuboF, Remŭ kaj aliaj pri sistema prefero de la formo "TITOLO (libro de JARO1)". ThomasPusch (diskuto) 10:27, 28 Jan. 2015 (UTC)

  Farite Mi ĵus alinomis la listigitajn filmojn al la proponitaj novaj, unuecaj nomoj. Do niaj kunlaborantoj havos pli klaran imagon kiel nomi artikolojn   --KuboF (diskuto) 13:05, 9 Okt. 2015 (UTC)

@KuboF: koran dankon. Mi proponas en la paĝo: Helpo:Apartigiloj fari novan sekcion "Normoj" kaj nun skribi tien:

kaj poste aldoni aliajn normojn. Ĉu mi povas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:28, 9 Okt. 2015 (UTC)

Ĝermo redakti

Redaktoro metis ĝermo-signon al Listo de urboj de Kolombio, kiu teorie estus ĝermo, ĉar kiel listo, ĝi ne havas 3 frazojn. Tamen mi demandas, ĉu estas ĝermo la menciita artikolo (listo), ĉar la listo estas longa kun mapo, la listigitaj eroj bluas (estas kelkaj esceptoj)?--Crosstor (diskuto) 06:03, 30 Sep. 2015 (UTC)

"ĉar kiel listo, ĝi ne havas 3 frazojn" - mi opinias ke listo sen tri frazoj ankaŭ ĝermo. Mi opinias ke artikoloj en speco "Listo de" ankaŭ devas havi priskribo. Ekzemple en Listo de urboj de Kolombio en pollingva versio pl:Miasta Kolumbii estas priskribo de temo. Ĉu listo estas kompleta? Kiom da urboj estas en Kolombio? Kiuj urboj estas ĉefurbo de distriktoj. Kiuj urboj estas plej grandaj (havas plej loĝantojn)? Kion devas fari por ke fari urbon en Kolombio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:11, 30 Sep. 2015 (UTC)
Ĝi jam ne estas ĝermeto. Pli bone serĉi solvojn ol problemojn.--kani (diskuto) 21:56, 30 Sep. 2015 (UTC)
Dankon --Crosstor (diskuto) 08:18, 1 Okt. 2015 (UTC) (cetere finna kaj aliaj kelkaj lingvoj similas kaj ili ne uzas ĝermosignon).
  • En artikolo estas "ĉefaj urboj" Mi komprenas ke Vi ne pensis pri "ĉefurbo" sed pli pli gravaj urboj, ĉu mi bone komprenas? Mi pensas ke en enciklopedio ne povas skribi ke >io estas grava< sed nur ke >estas autoritat-opinio / oficjala decido ke io estas grava<. Do kial ĉi tie ne povas esti listo de ĉiuj urboj de Kolombio? Kaj problemo ne estas solvita ĉar oni ne sicas kiam povas/ne povas/devas aldoni ĝermosignon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:28, 1 Okt. 2015 (UTC)
  • Mi ŝanĝis signifaj urboj. Mi vidis la anglan version, nek tie estas 3 frazoj, tamen tabeloj, fotoj pli longaj. Laŭ mi estas diferenco inter listo kaj artikolo - ankaŭ la listo estas artikolo - sed kaze de listo ne validas la ĝermosistemo. La listo estas ĝermo, se enhavas malmulte da eroj. En kaze de Kolombio la listo enhavas ĉiujn urbojn, kiuj estas urbegoj (grandurboj) (dum kreado de la listo). Estas nur kelkaj esceptoj, kiuj ruĝas, la ceteraj bluas. Povas pligrandigi la liston ĝis la vilaĝoj, sed tiam alvenos nova kritiko, ke oni kreas ruĝajn ligilojn. En la nuna stato tio sufiĉas, ĉar precipe en Azio multe da urbegoj mankas. En tiu vidpunkto Ameriko estas kompleta.--Crosstor (diskuto) 10:16, 1 Okt. 2015 (UTC)

Preparata konkurso en Vikipedio redakti

Kiel Uzanto:Tempodivalse proponis jam en Julio, estas organizata nova granda konkurso en Vikipedio. La organizadon transprenas uzanto-grupo Esperanto kaj Libera Scio kiel unu el siaj plej grandaj agadoj por tiu ĉi jaro. Ni celas plipopularigi uzadon de EnhavTradukado (provu jam nun!) ĉar ĝi signife helpas al kreado de novaj bonkvalitaj artikoloj.

Por provizi belajn premiojn por la venkontoj ni ankaŭ monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio. Vi estas bonvenaj rigardi la peton, komenti, sugesti kaj helpi per alia maniero. Ni ankaŭ bonvenigas pliajn helpantojn al la organiza teamo. Pliaj detaloj venos post semajnfino. --KuboF (diskuto) 21:11, 2 Okt. 2015 (UTC)

Ekzsitas atikolo pri verismo, kio ja estas italspecifa subtemo kaj submovado de realismo, dum la artikolo pri realismo estas tute ĝerma. Eble indus aŭ integri verismon al realismo aŭ entute profundigi la du temojn. Ke pri iu subtemo estas relative ampleksa teksto, dum la ĉeftemo aperas tute mizere, ja estas pensiga. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:08, 4 Okt. 2015 (UTC)

Helpu poluri kaj savi artikolon redakti

En la angla Vikipedio aperis propono por forigo de artikolo grava por Esperanto, ĉar la artikolo nesufiĉe montris gravecon de la temo. Tial mi tradukis kaj ĝisdatigis nian artikolon Somera Esperanto-Studado, kiu devus esti uzita kiel fonto por traduko. Tamen, kiel kunorganizinto de la aranĝo mi estas en konflikto de interesoj kaj petas vian helpon pri poluro. Problemojn de la artikolo (pri kiuj mi konscias :) mi priskribis en ties diskuto. Finpoluritan artikolon ni povos sentime traduki kaj tiel savi la anglalingvan artikolon. Mi anticipe dankos pro ajna helpo! --KuboF (diskuto) 12:20, 20 Okt. 2015 (UTC)

Saluton! La maratono sur kreanta artikoloj pri Azio venos baldaŭ!

Azia Monato estas la reta maratono, okazos en novembro 2015. La celo de Azia Monato ĉe Esperanta Vikipedio estas plibonigi la kvanton kaj kvaliton de artikoloj pri aziaj landoj.

Kiel unu el la partoj de amikeco de Azia Komunumo, ĉiu partoprenantoj, kiuj krei almenaŭ kvin artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, ricevos specialan desegnita Vikipedio-poŝtkarto de aliaj partoprenantaj landoj.

Vikipediistoj, kiu kreos plej artikolojn sur ĉiu Vikipedia estos honorita kiel "Azia Ambasadoro de Vikipedio" (angle: Wikipedia Asian Ambassador). --Ochilov (diskuto) 08:03, 22 Okt. 2015 (UTC)

Estas interesa projekto! Mi ne scias ĉu, kiel Franca, mi povas ververe partopreni, sed mi faros kiel se mi povus. Mi havas etan demandon: kial la listo de la Esperantlingvaj partoprenantoj ne estas listigitaj sur la metao? --Theomanou (diskuto) 07:25, 23 Okt. 2015 (UTC)
@Theomanou:, certe vi povas partopreni! Sed vi bezonas skribi nur pri Azio. --Ochilov (diskuto) 08:33, 23 Okt. 2015 (UTC)

Fontoj pri Volapuko redakti

Saluton!

Mi nuntempe verkas la Franclingvan artikolon pri Volapuko. Mi tradukos Esperantlingven ĝin kiam ĝi estos akceptita kiel "Article de qualité" (pli malpli similas al "elstara artikolo").

Sed antaŭ, mi bezonus atingi kelkajn fontojn, ĉefe Esperantlingvaj, kiujn mi ne sukcesis vidi. Malfeliĉe, mi ne ĉiam povas akiri librojn nur por redakti artikolon; kaj niaj neesperantistaj bibliotekoj ne havas multajn interlingvistikajn erojn. Ĉu iu el vi posedas ero(j)n, kiu(j)n mi bezonas, kaj pretas sendi al mi ciferigita(j)n versio(j)n de ĝi/ili?

Jen la listo:

  • Jean-Claude Caraco, «Auguste Kerckhoffs (1835-1903) kaj lia rolo en la Volapük-movado», en Menade bal püki bal: Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal. Festlibro por la 50a naskiĝo de Reinhard Haupenthal, Saarbrücken, Iltis,‎ 1998, p. ???.
  • Brian Bishop, «La ĉifaloj de Volapük», en Menade bal..., p. 375-390.
  • Reinhard Haupenthal, «Kion Kerckhoffs skribis al Schleyer», Dialogo, vol. 13, n-o 1,‎ 1985, p. 19-20.
  • Robert Thomann (elvolapukigita de Tazio Carlevaro), «Origino, starigo kaj hodiaŭa stato de la Volapüka Lingvo-Akademio», Monata cirkulero, vol. 121,‎ 1980, p. 3-7.
  • (Idlingve) Robert Pontnau, «Pri la nuna stato dil Volapük-movado», Progreso, vol. 338,‎ 2007, p. 24-25.

Memkompreneble, se vi konas aliajn eble interesantajn fontojn (Esperant-, Franc-, Angl-, Id- aŭ Volapuk-lingve), vi ankaŭ povas sendi ilin al mi; eble en la festlibro por R. Haupenthal (Menade bal püki bal) estas ankaŭ aliaj interesaĵoj, sed mi ne sukcesis vidi la enhavtabelon. Ne hezitu ankaŭ komuniki mian peton, se vi mem ne havas ion sed pensas ke alia povas havi. Mi provos peti ankaŭ sur la listo "esphist", sed mi ĝis nun ne sukcesis aliĝi.

Dankon!
Theomanou (diskuto) 13:47, 22 Okt. 2015 (UTC)

Mi havas alian libron: Drezen E. Historio de la Mondolingvo: Tri jarcentoj da serĉado / redaktis kaj komentis S. Kuznecov. — Kvara Esperanto-eldono. — Moskvo: Progreso, 1991. — 455 p. — 5000 ekz. — ISBN 5-01-002610-4. Tie estas ĉapitro pri Volapuko. Gamliel Fiŝkin 03:58, 23 Okt. 2015 (UTC)
Saluton kaj dankon! Tamen, mi ja jam uzas la libron de Drezen, kaj ankaŭ tiu de Couturat kaj Leau. Ili estas rete legeblaj, do estas pli facile ^^. Nur paperforme, mia biblioteko havas la libron Précis d'interlinguistique générale et spéciale de Marcel Monnerot-Dumaine kaj la alian libron Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages estrita de Klaus Schubert, mi do ankaŭ uzas ilin. --Theomanou (diskuto) 06:28, 23 Okt. 2015 (UTC)

Tuja forigo de leginda statuso redakti

Mi konstatas, ke nuntempe estas 57 legindaj artikoloj sen fontoj, multaj el ili apenaŭ meritas tiun statuson pro pluraj kialoj. En lasta tempo oni proponis kelkajn el ili por forigo de leginda statuso, por kio estas vasta subteno sen kontraŭoj. La artikoloj proponitaj por forigo de leginda statuso estis apenaŭ plibonigitaj dum la forig-proceso. Tamen, tia forig-proceso prenas tempon kaj energion de niaj kolegoj.

Tial mi denove proponas tujan forigon de leginda statuso. La ideo estas, ke ni interkonsentus kvalito-sojlon, sub kiu ni povas tuj forigi la statuson; tiajn artikolojn ni unufoje listigus ĉe kutima loko kaj tuj poste arĥivigus. La diskuto, kun precizaj kriterioj, estas ĉe Vikipedia diskuto:Ne plu legindaj artikoloj - bonvolu pludiskuti precipe tie!

Mi ŝatus, ke nia komunumo interkonsentu pri tiaj aferoj sufiĉe forte. Tamen, en la lastaj monatoj mi vidas malgrandan emon kreadi tiajn aferojn, kaj anstataŭe nur sekvi ilin. Ĉar je la koncerna paĝo jam estas unu klara konsento kun mia propono kaj unu malpli klara, tamen diranta la samon; mi sciigas, ke kaze de nula kontraŭo mi efektivigos la proponon post unu monato, tio estas la 23an de Novembro. Tamen, tiaokaze mi ne scios, ĉu mi proponas tiom bonaj aferojn, ke ĉiuj tuj konsentas aŭ, simple, ĉiuj nur fajfas... --KuboF (diskuto) 18:59, 22 Okt. 2015 (UTC)

Traduka konkurso jam en Novembro! redakti

Mi ĝoje anoncas, ke dum sekva Novembro okazos Vikipedia traduka konkurso! La celo de la konkurso estas entuziasmigi kaj malnovajn kaj novajn vikipediistojn pri tradukado per EnhavTradukado. Dank' al subteno de la Fondaĵo Vikimedio kaj partneroj estos por venkontoj provizitaj interesaj, valoraj premioj.

Pri kio temas?

Uzado de EnhavTradukado

En ĉiuj Vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado". Ĝi plifaciligas laboradon ĉar montras fontan kaj tradukatan tekston unu apud la alia, aŭtomate prizorgas multajn vikiligilojn, bildojn kaj kategorioj. Krome, por kelkaj lingvoj ĝi provizas maŝinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj des pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.

La konkurso komenciĝos maljam post kelkaj tagoj, sed jam nun vi povas eklerni laboradon per EnhavTradukado por pli bone konkursi (aŭ komenci tradukadon ;).

Nome de organiza teamo, KuboF (diskuto) 23:17, 27 Okt. 2015 (UTC)

VisualEditor News #5—2015 redakti

Elitre (WMF), 18:17, 30 Okt. 2015 (UTC)

Lingvejo redakti

Ujoismo en Vikipedio - Serĉilo ne funkcias redakti

Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". EfrinEfrin (diskuto) 19:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Bezonas serĉi dufoje: Germanio kaj Germanujo. EfrinEfrin (diskuto) 20:00, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Uzanto:Tlustulimu forigis fakto: [1] EfrinEfrin (diskuto) 20:03, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Tiu "fakto" neniel rilatas la interkonsenton. Kaj tial mi denove forigis la frazon. La problemo pri la serĉilo prefere estu diskutata en la teknikejo de la vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 20:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Se vi detale priskribas la problemon kun la vikia serĉilo sur Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo, eble ja iom post iom eblos plibonigi ĝin. Do, kiujn serĉojn vi provis fari per ĝi, sed ne aŭ nur parte sukcesis? --Tlustulimu (diskuto) 21:05, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne estas nur problemo de Vikipedia serĉilo. Ankaŭ ne funkcias kun aliaj serĉiloj, kio komparas sekvenco de literoj. Chrome, Firefox ktp. En aliaj Vikipedioj estas facile: "Deutschland", "Germany", "Tyskland". Nur esperantlingva Vikipedio havas tion gravan problemon. Serĉi/trovi loknomojn estas tre malfacile. Mi volas faciligi tion. Mi volas faciligi kunlaboro en esperantlangva Vikipedio. Kunlaboro estas pli malfacile, se uzantoj ne povas trovi vortojn, ne povas aldoni ligiloj sen koni nomo de artikolo ktp. Aliaj Vikipedioj havas "Duchy", "Herzogtum", "Hertigdöme" - nur esperantlingva Vikipedio havas "Dukujo", "Dukolando", "Duklando". Ĥaoso. EfrinEfrin (diskuto) 21:31, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Rilate la uzadon de "ujo" kaj "io" por landaj nomoj, ni havis antaŭ tri jaroj ampleksan kaj findecidan diskuton kun baloto, kiuj partoprenis preskaŭ cent el la plej aktivaj kunlaborantoj, do absolute reprezenta. Dum ne venas gravaj novaj faktoj, tiu disukto restu fermita por ĉiam. Se novulo sen kono de tiuj faktoj volas trudi novan koncepton, unue studu la faktojn. La argumento pri serĉilo estas fakte tre magra argumento por relanĉi tiom ampleksan debaton kaj ankaŭ ne nova. En la konkreta kazo cetere: Simple serĉu nek pri "Germianio" nek pri "Germanujo" sed simple pri la radiko "German", kaj tiam la maŝino trovas ĉion! DidiWeidmann (diskuto) 13:25, 4 Okt. 2015 (UTC)

Espero redakti

Kara @EfrinEfrin! Mi ankoraŭ iom esperas pri viaj bonaj intencoj. Sed malĝojigas via sinteno, ke ĉiuj tie ĉi estas almenaŭ malsaĝuloj aŭ eĉ malbonemuloj. En viaj proponoj eblas trovi raciajn ideojn, sed viaj memfido kaj malĝentileco kaŝas tion. Mi iom komprenas vian maksimumismon; tia maksimumismo estas eca por ard-okulaj novuloj. Mi supozas, ke vi antaŭnelonge lernis Esperanton, kaj la lingvo fascinis vin. Vi emas diri kaj fari ĉion tuj, dum unu tago, kvazaŭ morgaŭ estus tro malfrue. La lingvo Esperanto kaj Vikipedio en ĝi ne estas forveturantaj trajnoj. Do, ne timu malfruiĝi. Plifortigu vian lingvoscion; legu Vikipedion en Esperanto, sed dume ne redaktu ĝin. Iam vi estos preta denove ekredakti, sed nun vi ankoraŭ ne estos preta.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj tie ĉi estas sufiĉe ĝentilaj. Sed tio ne donas al vi aŭ iu ajn alia rajton esti malĝentila. Neniam ofendu, kaj ĉiam penu supozi bonajn intencojn. Se vi daŭrigos ofendojn, vi tre verŝajne estos forbarita.

Mi esperas, ke post paso de ioma tempo vi mem bedaŭros pri via nuna malĝentileco kaj utile kunlaboros ĉi tie. Gamliel Fiŝkin 20:25, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

... :-) Bedaŭrinde, uzantoj mensogis. EfrinEfrin (diskuto) 20:32, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne. Ĉiuĵaŭde Diskuto 20:35, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Aplika softvaro redakti

En EO-Vikipedio komplete mankas artikoloj pri "aplika softvaro" (anlge: "application Software"). Antaŭ komenci la verkadon mi deziras diskuti lingvan demandon: Nome, ĉu mi uzu/enkonduku la esprimon "aplikilo" por aplika softvaro? Krome mi petas vin ĉiuj kunverki rilate al tiu temo, ĉar la nuna enhavo de nia vikipedio en tiu grava fako estas ege magra! Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:31, 22 Sep. 2015 (UTC)

Kiel estas en esperantlingvaj referencoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:40, 22 Sep. 2015 (UTC)
Jam ekzistas kategorio Kategorio:Aplika programaro - do eble "Aplika programaro"? --Dominik (diskuto) 04:21, 27 Sep. 2015 (UTC)
Kial fakte programaro kaj ne nur programo? Ĉu vi povas klarigi tion al laiko? DidiWeidmann (diskuto) 00:21, 28 Sep. 2015 (UTC)
"Application Software" estas "Aplika programaro" en Esperanto, ĉar laŭ la angla Vikipedio "the collective noun application software refers to all applications collectively." Mi supozas, ke "software" taŭgas por la angla artikolnomo, sed laŭ mi "programo" ja pli taŭgus en Esperanto.
Cetere, laŭ PIV:
> programaro Tuto de la programoj, uzataj en komputila sistemo.
> aplika programo programo por rekta uzado de homo.
Kaj krom "aplika programo", Komputeko donas ankaŭ la tradukon "aplikaĵo", kiu laŭ mi menciindas. ―Rajzin (diskuto) 06:45, 23 Okt. 2015 (UTC)

Teknikejo redakti

Ŝablono "projektoj" fuŝas indekson de aliaj lingvoj redakti

Ekzsitas ŝablono "projektoj", kiu komplete fuŝas la montradon de aliaj lingvoj en la navigilo. Tiu ŝablono estas tre komplika kaj evidente enhavas teknikan fuŝon. Ĉu iu kapablas ripari ĝin, aŭ se ne, ĉu ni povas ĝin anstataŭi per alia funkcianta ŝablono? Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:01, 22 Sep. 2015 (UTC)

Kie estas ekzemplo de fuŝo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:30, 22 Sep. 2015 (UTC)
Ŝajne la problemo ne plu estas, aliokaze kaj Zuriko kaj ĉiuj aliaj artikoloj kun {{Projektoj}} fuŝus montradon de intervikioj; kio ne okazas   --KuboF (diskuto) 15:45, 22 Sep. 2015 (UTC)
@DidiWeidmann: Do, kie ekzakte aperis la fuŝo? Kaj per kiu foliumiloj? Kelkaj fuŝoj iel dependas de la uzata foliumilo. --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 11 Okt. 2015 (UTC)
Kiam oni metas tiun-ĉi ŝablonon su artikolo, tiam malaperas maldekstre la ligiloj al la aliaj lingvoversioj. Kiam oni forigas la ŝablonon, tiuj ligiloj denove bone funkcias! Do evidente la ŝablono iel konfliktas kun la funkcio de la nova aŭtomatismo pri la intervikiaj ligiloj.DidiWeidmann (diskuto) 17:02, 14 Okt. 2015 (UTC)
En la artikolo estas la ŝablono kaj la interlingvaj ligiloj videblas - do tio ne estas ĝenerala fuŝo. Do denove, Didi, kiun foliumilon, en kiu versio, kiun operaciumon, en kiu versio, eventuale kiujn aldonaĵojn kaj beta-funkciojn vi uzas? --KuboF (diskuto) 18:53, 15 Okt. 2015 (UTC)

La IFA ŝablonoj ŝajne havas cimon redakti

Se mi uzas IFA ŝablonojn (ekz. Ŝablono:IFA), la rezulto devus aspekti kiel ekz. t͡su͍, sed ili donas t͡su͍ anstataŭe. (Se mia ekzemploj aspektas same sur via ekrano, jen ekrankopio) La IFA ŝablonoj ĉe la angla Vikipedio (ekz. en:Template:IPA) ne havas tiun problemon.

Se gravas, mi uzas Windows 7, kaj mi havas ĉi tiu problemo uzante kaj Chrome-on, kaj Firefox-on, kaj Internet-Explorer-on. Per Internet Explorer mia dekstra ekzemplo aspektas eĉ pli malbona, sed la maldekstra aspektas ĝuste en ĉiu el la tri.

Rajzin (diskuto) 03:47, 12 Okt. 2015 (UTC)

@Rajzin: Ĉu temas pri la fuŝa pozicio de la diakrita signo? Se jes, ni eble devus ŝanĝi la uzatan litertipon. Nuntempe ili estas rekte difinitaj en la ŝablona fontokodo, dum ke la angla ŝablono en:Template:IPA havas class-atributon kaj tial havas difinojn en vikia CSS-paĝo. Ĉu ni eble faru same?
Krome vi ne skribis pri la testita versio de Internet Explorer, ĉar inter la diversaj versioj parte estas granda malsameco pri diversaj trajtoj. --Tlustulimu (diskuto) 06:05, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Jes, prave estas problemo pri la diakritoj. Ŝajnas, ke la pozicio de ĉiu diakrita signo estas tro dekstra, inkluzive de la arko super la "ts" kaj la diakrito sub la "u" en mia ekzemplo. La Esperanta ŝablono fakte jam havas class-atributon ankaŭ, sed male de la angla ŝablono, ĝi havas ankaŭ font-family-an style-atributon. Mi ne bone konas HTML ktp, sed mi supozas, ke eble tiu atributo antsataŭigas la class-an litertipan agordon.
Cetere, la testita versio de Internet Explorer estas 11.0 (aŭ pli ekzakte 11.0.9600.17843). ―Rajzin (diskuto) 08:54, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Rajzin:  Farite Mi ĵus forigis la tutan style-atributon. Ĉu vi nun povus testi denove? Sed tre verŝajne la fuŝo ne foriĝos, ĉar ankoraŭ estas formatoj en MediaWiki:Common.css ĉe .IPA, kiuj ne ekzistas en la angla vikipedio en:MediaWiki:Common.css. --Tlustulimu (diskuto) 09:05, 12 Okt. 2015 (UTC)
Ĉe mi vidiĝas tute bone, per pluraj retumiloj kaj Windows 10 - ĉu cimo per Windows 7? --Dominik (diskuto) 09:13, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Dominik: Verŝajne ne kulpas Vindozo 7, ĉar ankaŭ ĉe mi la diakritaj signoj ĉi-supre aperas tro dekstre, sed sub Vindozo 10. Strangas nur, ke en la ŝablona dokumentado ĝi aperas je la sama pozicio kiel en la germana ŝablono de:Vorlage:IPA, same kiel en la redakta kesto dum mi tajpas tion. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 09:18, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Ŝajnas ke nun Ŝablono:IFA funcias ĝuste. Almenaŭ por la simboloj, kiuj mi uzas. Estas tiel en ĉiu el mia tri TTT-ligiloj. Sed mi supozas, ke ja eblas, ke la forigo faris aliajn fuŝojn por iuj uzantoj.
Cetere, mi forigis ankaŭ la style-atributon ĉe Ŝablono:IFA3. ―Rajzin (diskuto) 18:37, 12 Okt. 2015 (UTC)

Artikolo de la semajno redakti

Mi vidas fuŝe la novan artikolon de la semajno.--kani (diskuto) 19:50, 12 Okt. 2015 (UTC)

@Kani: Dankon pro via atentigo.
  Farite Mi ĵus aldonis la unuan alineon el la artikolo Kiro la 2-a al Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/42 forlasante la referencojn, ĉar tiuj povus konfuzigi novulojn. --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 12 Okt. 2015 (UTC)
Ĉio enorde videblas ĉe mi. Dankon. Nun nur la foto strange montras atentigon al skribaĵo en arabaj literoj, eble en lingvo farsi, kiun nur irananoj eble komprenos. Sed mi supozas, ke forigi aŭ traduki tion, ne estas facila. Ĝis.--kani (diskuto) 20:29, 12 Okt. 2015 (UTC)
Mi jŭs konstatis ke en la komenco de la artikolo Ciro la 2-a la arabliteraj vortoj Kuroŝ-e Bozorg en la arablitera versio estas en malĝusta ordo nome Bozorg Kuroŝ-e en la Ĉefpaĝo, dum en la kompleta artikolo estas en ĝusta ordo. Tiu arablitera skribsistemo estas teknike terura! Mi ne kuraĝas interveni.
Mi pensas, ke mi solvis ambaŭ problemojn - krome mi faris ŝanĝon "Kiro" --> "Ciro". --Dominik (diskuto) 23:06, 13 Okt. 2015 (UTC)
Jes, mi vidas jam la vortojn en la ĝusta ordo.--Seminario (diskuto) 07:53, 14 Okt. 2015 (UTC)

matematikisto redakti

Ĉu iu scias, ke kial matematikisto aperas nun ruĝa? Se mi bone rememoras, pli frue ĝi estis blua, do estis pri tio artikolo.--Crosstor (diskuto) 12:18, 18 Okt. 2015 (UTC)

  • Ĝi estis ne artikolo, sed redirektilo. La 9-an de oktobro la kolego KuboF forigis tiun redirektilon kun klarigo «alidirektis al Listo de matematikistoj, sed devus temi pri okupo / profesio» (li pravas, tiu redirektilo ne estis ĝusta). La 19-an de oktobro la kolego Moldur kreis sur la sama loko novan redirektilon, kiu montras al Matematiko. Gamliel Fiŝkin 03:40, 21 Okt. 2015 (UTC)
Dankon!--Crosstor (diskuto) 04:08, 21 Okt. 2015 (UTC)

Uzanto kun kontribuoj, sed sen konto? redakti

Saluton. Mi ĵus rigardis, kiu kreis la artikolon Amorea Lingvo kaj poste rigardis liajn kontribuojn. Temas pri Avtandil ABULADZE (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Nun estas la problemo, ke sur la speciala paĝo de liaj kontribuoj aperas la ruĝa aserto Uzanto-konto "Avtandil ABULADZE" ne estas registrita.. Kiel ni traktu tion? Ĉu ekzistas pliaj tiaj uzantoj, kiuj aktivis antaŭ tiel longega tempo kaj subite malaktiviĝis, ke por ili la tiama vikia softvaro ne kreis konton. Tamen ili havas kontribuojn.

Avtandil ne plu povas mem ion fari pri tio, ĉar li jam forpasis. :-( --Tlustulimu (diskuto) 16:13, 21 Okt. 2015 (UTC)

En la historio de la menciita artikolo estas alia tia uzanto: konvertilo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Sed ties kontribuoj eĉ ne estas videblaj... Mi ne scias precize pri kio temas kaj kiajn sekvojn tio havas. --KuboF (diskuto) 15:37, 22 Okt. 2015 (UTC)

Bedaŭrinde, pluraj vikipedianoj diverstempe forpasis, kaj multegaj malaktiviĝis. Ne nur en nia lingva sekcio. Necesas tutvikia regulo, kiu permesus al stevardoj krei unuigitajn kontojn por forpasintaj uzantoj kaj por tiuj neaktivaj uzantoj, kiuj ne respondis post iu decidita tempodaŭro. Gamliel Fiŝkin 03:26, 23 Okt. 2015 (UTC)

Demando pri formatoj redakti

Saluton. Mi ĵus demandis ion sur MediaWiki-Diskuto:Common.css. Bonvolu respondi nur tie. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 18:07, 21 Okt. 2015 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu respondis nek ĉi tie nek tie, mi ĵus realigis la aldonon. Se estas iu problemo ĉe vi en {{Listo de elementoj2}} pri la horizontala montrado de la listo, bonvolu unue provi malplenigi la kaŝmemoron de via foliumilo. Se tio ne efikos, bonvolu informi min antaŭ ol vi provus ion "ripari", precipe se vi ne (bone) scias ion pri CSS. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 10:26, 25 Okt. 2015 (UTC)

Administrejo redakti

Forpreno de statuso redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis per Specialaĵo:Protokolo/פארוק, ke la lingve mallerta novulo פארוק (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) jam antaŭ kelkaj tagoj aŭtomate ricevis la statuson de revizianto. Mi proponas, ke ni denove forprenu tion, ĉar la lingva kvalito de liaj artikoloj apenaŭ ŝanĝiĝis. Mi dubas, ke estus bone, ke uloj, kiuj supozeble uzas aŭtomatajn tradukilojn, meritas resti reviziantoj, precipe se ili ignoras ĉiujn diskutojn kaj liveras tro fuŝajn tekstojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 8 Okt. 2015 (UTC)

(+) Krome li ĵus montris mankantan lingvoscion sur ĉi tiu diskutopaĝo de uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 15:02, 8 Okt. 2015 (UTC)

Por redakti

Kontraŭ redakti

Neŭtre redakti

Rezulto redakti

  Farite Forigita rajto "patrolanto / kontrolanto". Laŭ mi klara okazo por ŝanĝo de rajtoj. Kiam la uzanto iom pli lernos Esperanton, mi ĝojos redoni al li la rajton. --KuboF (diskuto) 18:29, 8 Okt. 2015 (UTC)