Vikipedio:EnhavTradukilo

(Alidirektita el Vikipedio:EnhavTradukado)

EnhavTradukilo (angle Content translation) estas traduka helpilo integrita en Vikipedion. Ĝi ne nur helpas traduki tekston, sed ankaŭ formatas ĝin laŭ Vikipediaj kutimoj kaj konektas la novan artikolon kun Vikidatumoj. Dum ĝia evoluigado estis taksataj diversaj labormanieroj de diversaj Vikipediistoj kaj la ilo provas subtenadi plejeble multajn.

EnhavTradukilo povas provizi ankaŭ komencan maŝinan tradukon. Kutime tiu estas en nesufiĉa lingva nivelo kaj necesas lingve revizii kaj poluri ĝin. Tia ĉi reviziado montriĝis signife pli rapida ol dekomenca permana tradukado. Maŝina tradukado al Esperanto nuntempe funkcias por multaj lingvoj per la tradukiloj Apertium, Google Tradukilo kaj Yandex Tradukilo. Estontece aldoniĝos ankaŭ konsultado de vortaroj, traduka memoro kaj espereble ankaŭ aliaj helpiloj.

Uzado en la Esperanta Vikipedio redakti

Kiel uzi:

  1. (se vi ankoraŭ ne faris) registriĝu
  2. ensalutu en vian konton
  3. iru al Special:ContentTranslation, kie vi havas 2 eblojn:
    1. se vi ne scias kion traduki, tiam:
      1. en la parto "Sugestoj" elektu lingvon de kiu vi volas traduki
      2. se de proponitaj artikoloj vi volas traduki neniun, klaku suban butonon "Aktualigi proponojn"
      3. alklaku artikolon kiun vi volas traduki
      4. aperos mesaĝo pri aŭtoraj rajtoj - legu ĝin kaj (se vi konsentas) alklaku la butonon "Komenci tradukon"
    2. se vi jam scias kion traduki, tiam:
      1. alklaku la butonon "Nova traduko"
      2. aperos nova serĉujo - unue per butono dekstre elektu lingvon de kiu volas traduki, poste entajpu nomon de alilingva artikolo (se la artikolo ne montriĝas, certiĝu, ke la artikolo vere ekzistas en tiulingva Vikipedio kaj vi tajpis la nomon ĝuste)
      3. alklaku la tekston (ne titolon!) de via volata artikolo
      4. aperos mesaĝo pri aŭtoraj rajtoj - legu ĝin kaj (se vi konsentas) alklaku la butonon "Komenci tradukon"
  4. aperos la traduka interfaco, traduku per ĝi:
    1. la maldekstra parto estas artikolo en la fonta lingvo (nur por konsulti)
    2. klaku en malplenan lokon en la centran panelon
      1. por multaj lingvaj paroj aŭtomate aperas maŝina tradukaĵo - zorge reviziu ĝin, laŭeble sen ŝanĝoj de enhavo (vi povas malŝalti maŝinan tradukadon, aŭ ŝanĝi maŝinan tradukilon en la dekstra panelo, la sekcio "Komenca traduko")
      2. se maŝina tradukaĵo ne aperis, traduku la tekston permane, laŭeble sen ŝanĝoj de enhavo
  5. post zorga lingva kontrolo, klaku la supran butonon "Publikigi"
  6. veni al via ĵus publikigita artikolo, kontrolu ĉu ĉio enordas kaj eventale redaktu la artikolon kiel kutime

Maŝinaj tradukiloj redakti

Komparo de tradukiloj redakti

Apertium WikiTrans Google Tradukilo
Retejo Apertium.org WikiTrans.net
(redaktilo)
Translate.Google.com
De lingvoj angla, hispana, kataluna, franca angla, dana multaj
Libera? Jes (GPL) parte Ne
Eblas plibonigi? Jes, necesas programi parte; eblas proponi vortojn parte, eblas helpi pri ekzemplaj tradukoj
Rilata al esperantistoj? Jes, ĉefa evoluigisto Jes, ĉefa evoluigisto Ne
Rilata al Vikimedio? parte Jes, la tradukilo estas intencata por Vikimedio Ne

Komparo de redaktaj interfacoj redakti

EnhavTradukado
(de WMF)
WikiTrans
(de GrammarSoft)
Ĉeĥ-slovaka Vikipedio
(uzanto-skripto)
evoluigantoj grupo de WMF Eckhard Bick (servila parto),
Marek Blahuš (Vikipedia parto)
Marek Blahuš
uzata tradukilo nun Apertium,
aliaj (ĉefe liberaj) planataj
WikiTrans nun Google Tradukilo,
aliaj eblaj
komenci novan artikolon Jes Jes Jes
aldoni al ekzistanta artikolo Ne, sed planata Ne Jes, sed necesas forigo de duobligitaj partoj
traduki nur parton Jes Ne, necesas forigo post konservo Ne, sed eblas permana forigo antaŭ konservo
traktado de ŝablonoj necesas permesi unuopajn ŝablonojn, mapigi parametrojn aŭ prizorgi per Vikidatumoj (povas uzantoj) alikreas informkestojn; iujn ŝablonojn ĝeneraligas (ekz. Ĝermo) (povas nur evoluigisto); eblas prizorgi per Vikidatumoj (povas uzanto) Ne, parton eblas prizorgi per Vikidatumoj
bezonata Ĝavoskripto jes jes jes
Influas aliajn funkciojn de Vikipedio aldonas "ruĝan ligilon" al interlingvaj ligiloj anstataŭas serĉo-paĝon aldonas butonon al kutima redaktointerfaco
ebligas formatigon de teksto Jes, sed nur ege bazan Ne Jes, redaktado okazas en kutima kodo-redaktilo
EnhavTradukado (de WMF)
Ĝi estas nova traduka helpilo evoluigata de la Fondaĵo Vikimedio. Ŝajne ĝi tial ricevos multan subtenon kaj oni kalkulos pri ĝi dum estontaj ŝanĝoj de Vikipedio. Eblas ĝin provi ĉe WMFLabs (necesas registriĝo, ne funkcias unuiĝinta konto de Vikipedio). La interfaco provizos tre bazajn eblojn por formatado, sed estas celata al nura helpo al traduko (kaj formatigo estu farita post konservo). Dume ĝi ne tradukas al Esperanto, kio ŝajne postulas ŝanĝon de kodigo.
WikiTrans
Ĝi estas granda projekto celata interagadon inter la angla kaj la Esperanta Vikipedioj. Ĝi jam ricevis subtenon de Esperantic Studies Foundation kaj estas uzata en Vikipedio. Tutan kunigon de origina Esperanta Vikipedio kaj maŝine tradukita angla Vikipedio eblas konsulti ĉe WikiTrans.net. WikiTrans provizas retajn redaktilon, tradukadon de tekstoj aŭ retejoj kaj en siaj preferoj eblas ŝalti aldonaĵon. La aldonaĵo ŝaltiĝas kiam oni serĉas paĝon, kiu ne ekzistas kaj tuj provizas redakto-interfacon kun jama maŝina tradukaĵo. Formatigo estas iom kaŝita, anstataŭe estas uzataj kodo-markoj; sed la interfaco celas nuran helpon al traduko. (la aldonaĵo dume ne funkcias)
Ĉeĥo-slovaka Vikipedio
Ĝi estas projekto por kunlaborado inter la ĉeĥa kaj la slovaka Vikipedioj. Ĝi funkcias kiel uzanto-skripto, kiun uzanto devas por si instali (enmeti en Common.js). La skripto aldonas al kutima kodo-redaktilo butonon, post klako oni entajpas artikolnomon en alilingva Vikipedio kaj la skripto enmetas tradukitan tekston (funkcias mapigo de internaj ligiloj kaj kategorioj, sed ne ŝablonoj). La teksto estas jam formatigita kaj sufiĉas nur kontroli tradukon kaj prizorgi ŝablonojn. Eblas tiel anstataŭigi jaman tekston aŭ aldoni tekston al sekcio.

Aldonaj iloj redakti

Historio redakti

EnhavTradukado funkcias en la Esperanta Vikipedio ekde Januaro 2015 (kiel unu el 8 unuaj!). Ekde Oktobro 2020 la ĝi estas defaŭlta, do funkcias por ĉiuj registritaj uzantoj sen bezono de ŝalto (phab:T264737).

Tradukaj helpiloj por Esperanta Vikipedio redakti

Vidu ankaŭ redakti