Diskuto:Somera Esperanto-Studado

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Tuxayo in topic SES 2019

Pri enkategoriigo redakti

Saluton, Uzanto:Dima41, Mi vidis ke vi forigis "Somera Esperanto-Studado" el la kategorio "Esperanto-Renkontiĝoj". Mi tute konsentas ke la listo de kategorioj ne estu tro plena, kaj mi konas la regulon VP:KAT#Uzu la plej specifan. Mi opinias ke havi ĝin kaj en "Esperanto-renkontiĝoj en 2000-2009", kaj en "Esperanto-renkontiĝoj en 2010-2019", kaj en "Esperanto-renkontiĝoj aperintaj en 2007" jam estas iomete troige. Se "Somera Esperanto-Studado" ne plu povus esti en "Esperanto-Renkontiĝoj" ĉar ĝi estas en "Esperanto-renkontiĝoj en xxx0-xxx9", tio signifus ke neniu artikolo pri esperanto-renkontiĝo povus resti en "Esperanto-Renkontiĝoj". Tion mi kontraŭas. Amike, Oski (diskuto) 15:05, 30 Sep. 2014 (UTC)

Estado de Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj en diversaj kategorioj laŭ jaroj ne povas esti troige ĉar ili estas la plej specifaj kaj ĝia estado ĉi tie estas plej oportuna. Kutime oni rigardas Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj serĉante informon ne pri ĉiuj renkontiĝoj sed pri konkretaj (laŭ landoj/urboj/jaroj/celoj). Tial mi ne vidas sencon havi apartajn artikolojn en la kategorio. Almenaŭ, nuntempe la kategorio estas tro ruboplena, kio malhelpas al la uzantoj. Eĉ se artikolo pri SES aparteniĝos al Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj, ĉi tiu demando estos pridiskutenda iam estonte. --Dima41 (diskuto) 15:28, 30 Sep. 2014 (UTC)

Bonvolu helpi poluri redakti

Hieraŭ mi signife plilongigis tiun ĉi artikolon. Tamen, mi estas kunorganizinto de la aranĝo kaj tial mi estas en konflikto de interesoj kaj petas vian helpon pri poluro.

Granda parto de la teksto devenas de sk:Letná škola esperanta, kiun ankaŭ mi helpis plilongigi, parte tradukante de la Esperanta artikolo :) Tie estis uzitaj referencoj al mia verkoj, do bonvolu konscii, ke mi la tekston kun tiuj referencoj tradukis kaj ne verkis (ĝi estis antaŭe jam kontrolita de la komunumo de skwiki). Tamen, en la artikolo restis nereferencitaj asertoj, se vi trovas bonan fonton, bonvolu aldoni. Ankaŭ estas la problemo, ke multaj asertoj estas referencitaj per la organizantoj (ĉu oficiala retejo aŭ artikoloj verkitaj de organizantoj). Kompreneble, ni povis esti malneŭtralaj, do bonvolu kontroli ankaŭ tion ĉi. Anticipan dankon! --KuboF (diskuto) 12:02, 20 Okt. 2015 (UTC)

Kiel malgrandan kontribuon, mi ĵus bluigis kvar ruĝajn ligilojn per kreo de malgrandaj tekstoj pri Birke Dockhorn kaj Dalia Pileckienė, pri Nina Pietuchowska kaj la vilaĝo Koltiŝevo. Aidas (diskuto) 12:42, 21 Dec. 2015 (UTC)

SES 2019 redakti

Petro Baláž konfirmis dum JES 2018 ke estos SES 2019, plej verŝajne en Ĉeĥio. Mi ne havas skribitan fonton sed almenaŭ mi skribas tion tie por tiuj kiuj demandas sin ĉu estos SES 2019 ;) Tuxayo (diskuto) 11:31, 7 jan. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Somera Esperanto-Studado".