Lidice (filmo de 2011)

ĉeĥa filmo de la jaro 2011
(Alidirektita el Lidice (filmo, 2011))

Lidice estas ĉeĥa filmo, kiu temas pri ekstermo de Lidice en 1942. Scenaron skribis Zdeněk Mahler laŭ sia libro Nokturno.

Lidice
filmo
Originala titolo Lidice
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Kina aperdato 2011
Ĝenro filma dramo, milita filmo, historifilmo
Kameraado Antonio Riestra
Reĝisoro(j) Petr Nikolaev
Produktisto(j) Adam Dvořák
Scenaro Zdeněk Mahler • Alice Nellis
Muziko de James Harries • Michal Hrůza • Karel Heřman
Rolantoj Karel Roden • Veronika Kubařová • Sabina Remundová • Zuzana Bydžovská • Václav Jiráček • Jan Budař • Roman Luknár • Ondřej Novák • Zuzana Fialová • Norbert Lichý • Joachim Paul Assböck • Milan Kňažko • Pavlína Štorková • Marek Adamczyk • Karel Zima • Bořík Procházka • Jan Vondráček • Miroslav Hanuš • Robert Nebřenský • Michal Zelenka • Petr Srna • Detlef Bothe • Ondřej Malý • Petr Stach • Zdeněk Dušek • Alena Mihulová • Václav Knop • Jiří Vymětal • Martin Donutil • Zuzana Čapková • Antonín Hardt • Oldřich Vlach • Jiří Ployhar • Marika Šoposká • Radoslav Šopík • Filip Kaňkovský • Jaroslav Achab Haidler • Ondřej Havel • Jiří Vobecký • Adam Kubišta • Ludmila Šafářová • Thomas Zielinski • Jakub Zindulka • Jindřich Světnica • Petr Bucháček • Marcela Nohýnková • Pavel Štoll • Kateřina Vinická • Radek Balcárek • Vladislav Georgiev • Roman Slovák • Martin Kubačák • Lucie Kožinová • Jitka Jirsová • Anna Kratochvílová • Zdeněk Pecha • Vít Levinský
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto situas dum la tempo de la dua mondmilito en tiama Protektorato Bohemio kaj Moravio. La ĉefrolulo František Šíma vivas kun sia familio en Lidice. Li havas amrilaton kun ilia najbaro Marie. Lia filo malkovris la rilaton kaj ebria li komencis lukti kontraŭ sia patro, kiu hazarde mortpikis lin. Šíma estas pro mortigo de sia filo aljuĝita al 4 jaroj da aresto. Josef Fiala, volas montri al sia amiko kiel amindumi kun knabinoj kaj jam edziĝinta, li komencas amrilaton kun Anička Maruščáková. Por ĉesi la rilaton, li skribas al ŝi leteron, en kiu li adiaŭas kiel ribelinto kontraŭ nazioj. La letero atingos anstataŭ ŝi Gestapon en la tempo post la atenco kontraŭ Reinhard Heydrich. Gestapo detruas la tutan vilaĝon, mortigas ĉiujn virojn, inojn sendas en koncentrejojn kaj infanojn al germanigo aŭ morto. Šíma revenas hejmen kiam ĉesis lia aresto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti