Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/42

Tombo de Ciro la 2-a

Ciro la 2-a (Kūruš; en moderna persa lingvo: کوروش بُزُرگ Kuroŝ-e Bozorg, vivis ĉirkaŭ la jaroj 575 – 530 a. K.), ofte nomata Ciro "la Granda" estis reĝo de la aĥemenida dinastio de Persio (inter la jaroj 559-530 a. K.) kaj fondinto de la persa aĥemenida imperio. Liaj konkeroj ampleksiĝis al Medio, Lidio kaj Babilono, ekde la Mediteraneo ĝis la montĉeno Hindukuŝo, kreante tiel la plej grandan imperion de tiu epoko. La imperio fondita de Ciro ekzistis dum pli ol ducent jaroj, ĝis ĝia fina konkero fare de Aleksandro la Granda en 332 antaŭ nia erao.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Molière - Giacomo Puccini - Voltaire