i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Riŝo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 10:14, 31. Dec 2008 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro agado en Vikipedio. Mi alinomigis vian ĵus enmetitan artikolon al tiu nova nomo, ĉar korekta devenas el korekti, kio ne estas nepre la kazo, ĉae ne nepre oni korektis ion eraran. Mi scias, ke eĉ multaj esperantistoj diras "korekta" kiam ili celas "ĝusta", pro influo de la naciaj lingvoj kie tio eblas, sed ne tiom en esperanto. Ĉiukaze konsiderinte la eblajn uzadojn de la inama titolo, tiu ankoraŭ ekzistas kiel alidirektilo de la artikolo, tiele ke se iu serĉas tiun esprimon Politika korekteco ankaŭ tiu trovis la artikolon. Mi ankaŭ aldonis la alilingvajn ligilojn, nepre necesaj. --kani 15:22, 6 Jan. 2012 (UTC)

Saluton Riŝo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:La skurila libro.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Mi ne estas sperta vikipedisto kaj donis miajn rimarkojn tie: [[1]]. Eble iu spertulo bonvolus helpi por la akceptigo de la bildo.--Riŝo (diskuto) 16:00, 28 Jul. 2012 (UTC)

Mi nun etigis la formaton kaj "malpezigis" ĝin.--Riŝo (diskuto) 06:14, 29 Jul. 2012 (UTC)

Bildoj redakti

  • Saluton! Mi en Diskutejo rimarkis vian helpopeton pri bildoj. La problemo estas ke en projektoj de Vikimedio estu nur (sufiĉe) liberaj dosieroj, pro tio ni bezonas scii permesojn. Eble la bildo estas libera, sed vi ne provizis tiun informon. Se vi povas ĝin trovi, bonvolu tuj ĝin aldonu al la bildo. Bonvolu tralegi Helpo:Alŝuti dosieron.
  • Kaze de ajnaj demandoj (ne nur pri tiu ĉi bildo) vi povas min kontakti en mia uzanto-diskuto. Amike.   --CubeF (diskuto) 15:07, 31 Jul. 2012 (UTC)
  • Mi pli interesiĝas kaj spertas pri vere liberaj dosieroj sed mi provis fari kiom eble plej multe por konservi la bildon. --CubeF (diskuto) 22:43, 31 Jul. 2012 (UTC)
  • Dankon pro via komplezo kaj laboro. Ĉu vi faris tion kopiante ekzistantan ŝablonon kaj farante ŝanĝojn? Aŭ alimaniere, sed kiel?--Riŝo (diskuto) 08:08, 1 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Principe mi plenigis malplenan ŝablonon. Fakte tie estas plenigita ekzemplo kiu tre similis al ĉi okazo, do mi redaktis ĝian enhavon. Se vi havos iu ajn alian problemon pri io ajn Vikipedia vi povas mi demandi. Amike. --CubeF (diskuto) 09:12, 1 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Dankon pro la respondo, mi provos je venonta okazo.--Riŝo (diskuto) 09:52, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Librobindado redakti

Saluton Riŝo, mi vidis vian desegnaĵon kun la nomoj de libropartoj. Kiam mi laboris en presejo, oni nomis tion, kion vi nomas la dorson "spino", kaj tion, kion vi nomas malantaŭan kovrilon ni nomis "dorsa kovrilo".

"Bildvortaro en Esperanto" ankaŭ parolas pri la spino de libro. PIV nomas "dorso de libro" la malantaŭa parto. PaulP@diskkont 10:21, 12 Jul. 2013 (UTC)

— Dankon, Paŭl, pro viaj rimarkoj. — Verŝajne estas afero de interpreto. La difino en PIV 2500: "dorso: (komunuza senco) Malantaŭa, ordinare ne aganta parto de objekto aŭ organo: dorso de klingo, segilo, mano... de libro...". Do, se vi tenas libron en la mano kaj malfermas ĝin, la antaŭa kaj la malantaŭa partoj de la librokovrilo moviĝas, dum la librodorso ne moviĝas. La librodorso (laŭ vi "spino") nomiĝas angle "spine of a book", france "dos du livre" kaj germane "Buchrücken" (laŭ Rudolf Hostettler, Technical terms of the printing industry, 1969). — Cetere tiurilate en la Bildvortaro estas eta eraro en la desegno ĉe n-ro 38 librospino: la koncerna streketo montras la ĵaketon kaj ne la spinon.--Riŝo (diskuto) 14:01, 12 Jul. 2013 (UTC)

Vi pravas. La ĉefa problemo estas, ke "la dorso de libro" povas esti interpretata dumaniere, dum "la spino de libro" estas tute klara. Pro tio ni ĉiam uzis "spinon", ekzemple en ofertoj. PaulP@diskkont 14:27, 12 Jul. 2013 (UTC)

— Bone, sed lingvaj miskomprenoj inter fakulo kaj nefakulo ĉiam povas okazi. La tradicia esprimo en Esperanto estas "librodorso" (atestita en Tekstaro). Ĉu proponi difinon por "spino" en la senco de librodorso al la redaktantoj de PIV? En tiu senco ĝi ne aperas sub "spino".--Riŝo (diskuto) 11:32, 13 Jul. 2013 (UTC)

Via bildo redakti

Saluton, mi petis forigon de la bildo, kies forigon vi volis peti. Sed ĉu eble vi povas provizi tiun bildon en la formato PNG aŭ eĉ pli bone SVG? JPG perdigas iom da kvalito por tiuspecaj bildoj, ĝi estas pli taŭga por fotoj. (Atentu, ke simple konverti la JPG-bildon al PNG ne utilos; vi bezonos iuspecan fontdosieron, kiun vi eble havas). Se vi havas ĝin, bonvolu alŝuti ĝin, tio estos pli utila. darkweasel94 (diskuto) 17:21, 13 Jul. 2013 (UTC)

Dankon pro via helpo. Mi nun alŝutis la saman bildon en formato PNG. Ĉu pli bona?
jes, dankon kaj nedankinde. darkweasel94 (diskuto) 10:47, 14 Jul. 2013 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso redakti

Saluton Riŝo!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:50, 28 Nov. 2015 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Riŝo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply