Maravi, - tagaloge Islamikong Lungsod ng Marawi - estas kvaraklasa universitata urbego, ankaŭ komponenturbo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao, kie ĝi estas ĉefurbo de la provinco Suda Lanao.

Maravi
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 9700
Demografio
Loĝantaro 207 010  (2020) [+]
Loĝdenso 2 364 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 0′ N, 124° 17′ O (mapo)8.0030555555556124.285Koordinatoj: 8° 0′ N, 124° 17′ O (mapo) [+]
Alto 710 m [+]
Areo 87,55 km² (8 755 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Maravi (Filipinoj)
Maravi (Filipinoj)
DEC
Maravi
Maravi
Situo de Maravi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marawi [+]
vdr
Laŭlaga parto de Maravi

Geografio redakti

Maravi situas laŭ lago en interno de la insulo [1]. Cagayan de Oro troviĝas 61, Butuan 173, Dabao 179, General Santos 232, ĉefurbo Manilo 816, Kezonurbo 822 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

 
Vido en Maravi

Maravi estis fondita kiel Dansalan en 1639 fare de la hispanoj. Tamen en la sama jaro ili forlasis la lokon pro forta atako de loka armeo. La hispanoj revenis en malfrua 19-a jarcento. Ekde 1900 dominado de Usono daŭris ĝis 1946, tiutempe (1907-1940) la urbeto estis administra centro de la provinco. La japanoj havis la areon inter 1942-1945. La oficiala nomo iĝis Maravi en 1956. Ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj. En 2017 por-islama taĉmento atakis la urbegon, estis deklarita militjuro en la insulo.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Maravi estas plejparte bazita sur agrikulturo, komerco kaj eksporto. La industria branĉo estas ĉefe prilaborado de agrikulturaĵoj (rizoj, maizoj, lignaĵoj, krome estas vestoproduktado.

Religio redakti

Plimulto de la loĝantoj estas islama (99,6%). Nur en tiu urbo en Filipinoj regas la ŝario tamen sen ŝtonumo, amputoj, vipadoj. La distribuado de alkoholaj produktoj kaj hazardludo estas malpermesita kaj virinoj devas kovri siajn kapojn.

Dosiero:MSU Marawi.jpg
Universitato en Maravi

Eduko redakti

Maravi estas hejmo de la ĉefkampuso de Mindanao Universitato.

Trafiko redakti

Maravi estas alirebla laŭ la traira vojo laŭ la lago, krome estas po unu vojoj al interno de la insulo respektive al la marbordo.

Klimato redakti

Maravi situas en la tropika klimato, tamen pro ĝia alta alteco (700 m), la vetero estas malvarmeta en tropika senco. Jare falas po 2791 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 18-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Moskeo en Maravi

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans