Regiono Singida
Singida (svahile Mkoa wa Singida) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Singida.
Regiono Singida | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Lando | Tanzanio | |
Ĉefurbo | Singida | |
- koordinatoj | 6° S, 35° O (mapo)-5.534.5Koordinatoj: 6° S, 35° O (mapo) | |
Areo | 49 340 km² (4 934 000 ha) [+] | |
ISO 3166-2 | TZ-23 | |
![]() |
||
Regiono Singida | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La regiono havas areon de 49 341 km² kaj 1 090 758 loĝantojn (censo de 2002). Ĝi situas en la centro de la lando kaj estas, de sudo al nordo, ĉirkaŭ 400 km longa. Ĝi najbaras al ses aliaj tanzaniaj regionoj:
- Regiono Shinyanga (norde)
- Regiono Manyara (nord-oriente)
- Regiono Dodomao (oriente)
- Regiono Iringa (sud-oriente)
- Regiono Mbeya (sude)
- Regiono Tabora (okcidente)
La regiono administre dividiĝas al kvar distriktoj:
- Iramba
- Manyoni
- Singida Kampara
- Singida Urba
La suda fino de la regiono estas parto de best-rezervejo Rungwa.
La fervojo inter Daresalamo–Dodomao kaj Tabora iras orient-okcidente tra la mezo de la regiono, tuŝante la urbon Manyoni.