Regiono Tabora
Tabora (svahile Mkoa wa Tabora) estas regiono de Tanzanio. Kun areo de 76.151 km², t. e. 9 %, ĝi estas la plej granda regiono. Laŭ censo de 2002 ĝi havis 1.717.908 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Tabora.
Tabora situas en la okcidenta parto de la lando kaj estas ĉirkaŭata de kvin aliaj regionoj:
- Regiono Shinyanga (nordo)
- Regiono Singida (oriente)
- Regiono Mbeya (sude)
- Regiono Rukwa (sud-okcidente)
- Regiono Kigoma (nord-okcidente)
En la ekonomio de la regiono gravas agrokulturo. Oni kultivas tabakon kaj utiligas la resursojn de la arbaroj.
DistriktojRedakti
- Urambo
- Nzega
- Igunga
- urbo Tabora
- Uyui
- Sikonge