Hinduismo en Tanzanio

Hinduismo en Tanzanio estas unu el la religioj praktikataj de la homoj de ĉi tiu lando. Hinduismo en Tanzanio estas minoritata religio, ĝin konfesas proksimume 50.000 personoj, kio estas 0,1% de la loĝantaro de la lando[1].

Templo Shakti en Ŝtona Vilaĝo

Historio redakti

 
Templo Sahajananda Swami en Dar-es-Salamo

Hinduoj aperis sur la teritorio de la nuna Tanzanio en la unua jarmilo pK. Ĉi tiuj estis komercistoj, plejparte el Guĝarato, Dekano (nun Maharaŝtro) kaj la Tamil-Ĉola imperio. Arkeologiaj pruvoj de malgrandaj hinduaj setlejoj estis trovitaj en la insulo Zanzibaro kaj partoj de la Svahila Marbordo, Zimbabvo kaj Madagaskaro . Vastiĝanta komerco inter Orientafriko kaj Barato estis faciligita de naturaj faktoroj. La ventoj blovis parton de la jaro direkte al Afriko kaj la alian parton de la jaro — direkte al Barato, kio ebligis al komercaj velŝipoj trairi la Hindan Oceanon

Eŭropaj esploristoj de la afrika kontinento menciis gravajn hinduajn komunumojn en Zanzibar, Kilwa, Mombasa, Malindi kaj Mozambiko. Vasco da Gama persvadis unu el la afrikaj hinduoj helpi sian ekspedicion de Afriko al Barato.

La situacio de la hinduoj malboniĝis post kiam islamo disvastiĝis sur la marbordo de Orientafriko. Estis konkurenco inter arabaj kaj baratdevenaj komercistoj, kio rezultigis religian subpremon. Tamen post la koloniigo de Orient-Afriko fare de eŭropanoj en la 19-a jarcento, la situacio de la hinduoj en Tanganiko pliboniĝis signife. En la kolonia epoko, hinduoj estis la plej ekonomie sukcesa etno en Tanzanio, post eŭropanoj. Post la sendependiĝo de Tanzanio, hinduoj fariĝis persekutata religia minoritato. Pro tio multaj el ili elmigris de Tanzanio al Eŭropo kaj Barato. En 1996 ĉirkaŭ 30 000 hinduoj loĝis en Tanzanio.

Nuna situacio redakti

Laŭ la Esplorcentro Pew, en 2010 estis ĉirkaŭ 50.000 hinduoj en Tanzanio[1], laŭ aliaj fontoj — 375.000 . Plej multaj estas la indiĝenaj loĝantoj de Tanzanio, kies prapatroj jam delonge migris al Afriko. Inter la diversaj areoj de hinduismo la plej ofta hinduisma skolo en Tanzanio kaj Kenjo estas bhakti . Sekvantoj de Brahma Kumari, Sathya Sai Baba kaj Hare Krishna ankaŭ ĉeestas inter la hinduoj en Tanzanio. Hinduaj temploj estis konstruitaj en Daresalamo, Zanzibaro, Arusha kaj Moshi. Festoj de Diwali kaj aliaj hinduaj ferioj estas festataj ĉiujare[2] .

Vd. ankaŭ redakti

Referencoj redakti