Regiono Morogoro
Regiono Morogoro (svahile Mkoa wa Morogoro) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝi havas areon de 72 939 km² kaj ĉirkaŭ 1,8 milionojn da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas urbo Morogoro. Ĝi situas en la orienta interno de la lando kaj estas tute ĉirkaŭata de aliaj tanzaniaj regionoj.
Regiono Morogoro | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Regionoj de Tanzanio [+] | |||
Lando | Tanzanio | ||
Ĉefurbo | Morogoro | ||
- koordinatoj | 8° S, 37° O (mapo)-837Koordinatoj: 8° S, 37° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 70 624 km² (7 062 400 ha) [+] | ||
Areo | 70 624 km² (7 062 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 218 492 [+] (2012) | ||
Denseco | 31,41 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | TZ-16 | ||
Regiono Morogoro | |||
Vikimedia Komunejo: Morogoro Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La regiono estas subdividita al ses distriktoj (interkrampe la loĝantaro en 2002):
- Mvomero (260 525)
- Kilosa (489 513)
- Kilombero (322 779)
- Ulango (194 209)
- Urba Morogoro (Morogoro mjini, 263 920)
- Kampara Morogoro (Morogoro Vijijini, 228 863)
Grava produkto de la regiono estas sukerkano.