Tanzania Esperanto-Asocio
Ne konfuzu kun Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA)
La Tanzania Esperanto-Asocio (TEA) estas la landa Esperanto-asocio en la orientafrika ŝtato Tanzanio. La asocio fondiĝis en 1992 kaj havas sian sidejon en la iama ĉefurbo Daresalamo. Nuna kunordiganto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Matabaro Minani. Unua asocia prezidanto post la fondiĝo inter la jaroj 1992 kaj 1996 estis Mramba Simba.