Esperanto-Asocio de Tanzanio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ne konfuzu kun Tanzania Esperanto-Asocio (TEA)


La situo de Tanzanio en la kontinento Afriko.

La Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA) estas la landa Esperanto-asocio en la orientafrika ŝtato Tanzanio. La asocio fondiĝis en decembro 2019, parte de aktivuloj de la antaŭa asocio.

La Asocio estas la plej nova landa asocio de UEA. Ĝia aliĝpeto estis akceptita de la komitato de UEA dum la Universala Kongreso en Montrealo.

Ĝia aliĝo al UEA daŭris, ĉar UEA ne povis akcepti la originan statuton. La fine akceptita versio de la statuto laŭvorte ripetas la formulojn en la statuto de UEA pri neŭtraleco kaj respekto al homaj rajtoj. Samtempe EATA sin devigas sekvi ĉiujn leĝojn de Tanzanio, kio evidente estas nepra kondiĉo por ke la asocio povu funkcii.[1]

Referencoj redakti

  1. Libera Folio UEA decidis kongresi en Tanzanio en 2024 la 2an de marto 2023.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti