Ruvumo (svahile Ruvuma) estas rivero en Afriko, kiu formas la plej grandan parton (ĉ. 730 km) de la limo inter Mozambiko kaj Tanzanio. Ĝi longas ĉirkaŭ 1080 km; ĝia baseno ampleksas ĉirkaŭ 166.000 km².

Ruvumo (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 800 km
Fluo
Enfluejo Hinda Oceano
Geografio
Landoj Mozambiko
Regionoj [[]]
Map
vdr

Ruvumo donis sian nomon ankaŭ al regiono Ruvuma. Ĝi fontas en Tanzanio ĉirkaŭ 50 km oriente de Malavia Lago, tamen fluas ne al tiu ĉi, sed orienten al la Hinda Oceano. Tiun ĝi atingas sude de Mtwara, ĉe 10° 28′ S 40° 26′ O / 10.467 °S, 40.433 °O / -10.467; 40.433 (mapo)Koordinatoj: 10° 28′ S 40° 26′ O / 10.467 °S, 40.433 °O / -10.467; 40.433 (mapo). Ĝia unua flanka rivero estas la preskaŭ samgranda Luĝendo (Lujenda), kiu atingas ĝin de sud-okcidento, el Mozambiko. De la tanzania flanko alfluas Muhuwesi kaj Lumesule.

La rivero atingas larĝon de pluraj cent metroj, ĉe la riverbuŝo eĉ ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn; ĝi tamen estas malprofunda kaj en la seka sezono multloke travadebla.

En 2002 la registaroj tanzania kaj mozambika interkonsentis konstrui unuan ponton, kies fondoŝtonojn oni metis ambaŭflanke je la 10-a de oktobro 2005. La ponto pretiĝu en 2008.

Vidu ankaŭ redakti