Összehasonlító Irodalomtörténeti Lapok

Összehasonlító Irodalomtörténeti Lapok (Komparaj Literaturhistoriaj Paĝoj) estis la unua hungarlingva revuo pri kompara literaturscienco inter 1876 - 1888 aperinta en Koloĵvaro.

Historio redakti

La revuon fondis en Koloĵvaro Hugó Meltz. La antaŭparolo aperis en 1876, la unua numero en 1877. Ĝiaj redaktoroj estis Hugó Meltz kaj Sámuel Brassai.

Ĝia profilo redakti

La revuo estis hungarlingva, sed la eksterlandaj aŭtoroj povis publiki en siaj originalaj lingvoj: germane, angle, france, itale kaj hispane. La revuo priokupiĝis ĉiuspecajn literaturojn, do aperis en ĝi rumanaj, provansalaj, ĉinaj temaj artikoloj. Ĝi havis rubrikon kun titolo Petőfiana, kiu deziris konatigi la hungaran literaturon pere de poezio de Petőfi kaj tiel li faris bonan servon al disvastigo de kulto Petőfi.

Bibliografio redakti

  • Vajda György Mihály: Összehasonlító Irodalomtörténeti Lapok, Helikon, 1964.
  • Összehasonlító Irodalomtörténeti Lapok, red., antaŭparolo, notoj György Gaal, Bk., 1975;