Ĉambro de la deputitoj (resurtronigo)

La Ĉambro de la deputitoj de la departementoj, france Chambre des députés des départements (jen la preciza titolo de tiu asembleo en la ĉarto de 1814), aŭ pli kutime Ĉambro de la deputitoj estis parlamento de Francio estigita per la ĉarto de 1814.

Ĝi konsistiĝis la 4-an de junio 1814 per membroj de la "leĝdona korpo" (Corps législatif) de la Imperio, kaj tiam havis 237 membrojn. La 20-an de marto 1815, komence de la regno de Cent Tagoj, ĝi estas dissolvita kaj anstataŭigita en junio per la Ĉambro de la reprezentantoj.

Post la reveno de Ludoviko la 18-a de Francio, la francaj leĝdonaj elektoj de aŭgusto 1815 donis al la ekstremaj reĝistoj (Ultraroyalistes) absolutan plimulton de 350 sidlokoj el 400. La reĝo flatite parolis pri "ĉambro ne tiom facile retrovebla"; embarasita per lia reakcia radikalismo, ĝi malfondiĝis la 5-an de septembro 1816, kaj en la sekvaj elektoj de la 25-a de oktobro 1816 dominis la "konstituciemuloj", do la moderuloj.

Parlamentanoj estas unue elektitaj dum kvin jaroj kaj la parlamento do renovigata ĉiun kvinan jaron. Laŭ la Akto de la 8-a de junio 1824, la oficperiodo iĝis sep jaroj. Elektoj en 1827 kaj 1830, estis, tamen, kaŭzitaj de parlamentaj malfondoj antaŭ la fino de la oficperiodo.

Sume do estis unua parlamenta periodo de 1815 ĝis 1816, dua de 1816 ĝis 1823, tria de 1824 ĝis 1827, kvara de 1828 ĝis 1830 kaj kvina de la 23-a de junio ĝis 28-a de julio 1830.