Ĉaskastelo Possen
La Ĉaskastelo Possen (germane Jagdschloß Possen) kun impona turego troviĝas ĉe Sondershausen, Germanio.
Ĉaskastelo Possen | |||||
---|---|---|---|---|---|
monto | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | ![]() | ||||
Geografia situo | 51° 20′ 20″ N, 10° 51′ 29″ O (mapo)51.338910.8581Koordinatoj: 51° 20′ 20″ N, 10° 51′ 29″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||

Priskribo
redaktiJe ĉirkaŭ 4 kilometrojn sude de Sondershausen, kun rekta ligo alea deklivanta kaj tra arbaro kondukanta, troviĝas sur altebenaĵo de Hainleite la ĉasista kastelo "Zum Possen". Ĝin konstruigis inter 1732-38 la schwarzburg-a duko Guntero la 1-a barokstile.
La kvarala ĉasista domo konsistas el simetrie ordigitaj trabfakaĵoj. Hodiaŭ ĝi estas parto de la ŝatata ekskursocelo Libertemppasigada kaj ripozumada parko "Zum Possen". Al tio apartenas ankaŭ ĉirkaŭbarilaro el la 19-a jarcento por ĉasbestoj kaj ursoj kaj okangula rajdejo. Ĝin kronas ventoflago en formo de dukapa aglo.
La Possen-turo faritis tre proksime en 1781 laŭ komisio de la duko Kristiano Guntero la 1-a. Ĝi estas 42 metrojn alta kaj sekve la plej alta framskeletaĵo de Germanio. Grimpinte 214 ŝtupojn oni povas ĝui lindegan panoramon.